PMEG 2024

38.2.29. UJ

UJ = “io, kio estas destinita enhavi ion certan”. Komparu kun ING kaj EJ.

UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: “entenilo”, “kreskajho” kaj “lando”. Tio, kio staras antau UJ, chiam montras tion, kio estas (au okazas) en la afero.

Enteniloj «

UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, au en kiu oni faras ian agon:

  • salo → salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo che manghotablo

  • teo → teujo = skatolo por tefolioj

  • cigaro → cigarujo = skatoleto por cigaroj

  • abelo → abelujo = artefarita loghejo por abeloj (natura loghejo de abeloj povas esti abelejo, sed tiu vorto signifas ankau “loko, kie abelbredisto tenas abelujojn”)

  • mono → monujo = saketo (au alispeca entenileto) por porti monon

  • cindro → cindrujo = vazeto por kolekti cindron, precipe tabakan

  • knedi → knedujo = vazo, en kiu oni knedas paston

  • bani → banujo = kuvo au simile, en kiu oni banas sin mem au iun alian

  • konservi → konservujo = skatolo, vazo, kesto k.s., en kiu oni konservas ion (ekz. manghajhon)

  • trinki → trinkujo = granda longforma ujo (trogo), el kiu bestoj trinkas

UJ havas tre gheneralan signifon. Por precizeco oni povas fari kunmetajhojn kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekrucho, tetaso, cigarskatolo, cigaredpaketo, konservoskatolo.

Rimarku, ke tio, kio staras antau UJ, chiam devige montras enhavon, dum tio, kio staras antau SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = “skatolo el lado”, lignositelo = “sitelo el ligno”, noktovazo = “vazo uzata dumnokte por urini”, tirkesto = “eltirebla kesto”. Sed ladujo devas esti “ujo por lado”, kaj lignujo estas nepre “ujo por ligno”, dum nek *noktujo* nek *tirujo* havas sencon.

Kreskajho «

Che nomo de frukto, bero au floro UJ povas montri kreskajhon, normale arbon au arbuston, kiu donas tian frukton, beron au floron:

  • pomo → pomujo = pomarbo

  • banano → bananujo = bananplanto

  • vinbero → vinberujo = vin(ber)arbusto

  • rozo → rozujo = rozplanto

Pro la risko de konfuzo kun vazo, kiu enhavas tiajn fruktojn, berojn au florojn, multaj nuntempe preferas vortojn kiel pomarbo, bananplanto, tearbedo k.t.p. Sed la UJ-formoj restas uzeblaj.

Lando «

Che nomo de popolano, UJ chiam signifas “la lando de tiu popolo”:

  • francoj → Francujo = la lando de la francoj

  • chinoj → Chinujo = la lando de la chinoj

  • somaloj° → Somalujo = la lando de la somaloj

Iafoje oni faras landan au regionan UJ-vorton el alispeca vorto:

  • patro → patrujo = patrolando, hejmlando, origina lando

  • prefekto → prefektujo = regiono administrata de prefekto

  • Esperanto → Esperantujo = Esperantolando, la (imagata) lando de la esperantistoj, la Esperanta mondo (la kongresoj k.t.p.)

En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankau la radikon LAND sufiksece, kaj la neoficialan sufikson I. La plej multaj landoj havas tamen sensufiksan nomon. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.

Ordinara radiko «

Kiel ordinara radiko UJ chiam montras entenilojn, vazojn, skatolojn k.t.p., neniam kreskajhojn au landojn:

  • ujo = ia vazo, skatolo au alia entenilo