PMEG 2024

38.2.10. EJ

EJ = “loko, spaco, domo, chambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antau EJ, chiam estas tio, kio okazas au trovighas en la loko.

Agejoj «

EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:

  • lerni → lernejo = loko destinita por lernado

  • promeni → promenejo = loko aranghita por promenado

  • dormi → dormejo = chambro por dormado

  • eliri → elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri

  • redakti → redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)

  • akcepti → akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)

  • kongreso → kongresejo = loko, kie okazas kongreso

  • necesa → necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)

  • preghi → preghejo = loko por preghado kaj aliaj religiaj agadoj

  • urghi → urghejo = malsanulejo (au parto de malsanulejo), kie oni urghe traktas akcidentoviktimojn k.s.

La vorto preghejo estas tradicie uzata precipe por kristana preghejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preghejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preghejo ja povas esti uzata por chia religio. Por kristana preghejo ekzistas ankau la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: kristana preghejo, islama preghejo, hinduisma preghejo k.t.p.

Tenejoj, vendejoj «

EJ povas montri lokon, kie oni tenas au vendas ion:

  • trezoro → trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata

  • chevalo → chevalejo = loko (domo) por chevaloj

  • auto → autejo = loko por teni au prizorgi autojn

  • mallibero → malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)

  • cigaro → cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, chambro en kiu oni tenas cigarojn

  • chapelo → chapelejo = vendejo au tenejo de chapeloj

  • viando → viandejo = vendejo au tenejo de viando

  • libro → librejo = vendejo de libroj (kolekto au kolektejo de libroj estas biblioteko)

Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, chapeltenejo, chapelvendejo, librovendejo k.t.p.

Produktadejoj «

Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:

  • rizo → rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon

  • orangho → oranghejo = loko, kie oni kultivas orangharbojn

  • tabako → tabakejo = loko, kie oni kultivas tabakon

  • vito → vitejo = ghardeno de vitoj, vinberghardeno

Se temas pri fabriko au simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetajhojn: tabakfarejo = “loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakajhojn”, shtalejo au shtalfabriko = “fabriko de shtalo”, gisejo au gisfabriko = “fabriko de gisoj kaj gisajhoj”.

Naturaj abundejoj «

Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:

  • herbo → herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)

  • sablo → sablejo = loko, kie abundas sablo

  • glacio → glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glachero)

Loko por persono au grupo «

EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo au speco de personoj laboras, agas, vivas au simile:

  • tajloro → tajlorejo = loko, kie tajloro laboras

  • shuisto → shuistejo = loko, kie shuisto laboras

  • episkopo → episkopejo = palaco de episkopo

  • ministro → ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro

  • konsulo → konsulejo = loko, kie servas konsulo

  • stabo → stabejo = loko, kie laboras stabo

  • virino → virinejo = loghloko por virinoj, haremo, bordelo

  • malsanulo → malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)

Figura uzo «

EJ-vorto, kiu montras ian oficejon au laborejon, povas ankau esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:

  • La tuta redaktejo klopodis por fini la gazeton ghustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la jhurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.

  • La ministrejo [= ministerio] pri financoj hierau informis, ke ...

  • Chu la konsulejo donis al vi vizon?

Ordinara radiko «

  • ejo = loko (destinita por ia speciala afero)

  • subtegmentejo = subtegmento (chambro au loko sub la tegmento)

  • subterejo = subtero (loko sub la tero)

  • interkluzejo = parto de kanalo inter du kluzoj

La vortoj subtegmentejo, subterejo kaj interkluzejo ne sekvas la ordinaran regulon, ke tio, kio aperas antau EJ estu io, por kio la koncerna loko estas destinita, au io, kion oni tenas en tiu loko, k.s. Sekve EJ ne estas uzata kiel sufikso en tiuj vortoj, sed kiel ordinara radiko. Pli tradiciaj estas la formoj subtegemento kaj subtero, kiuj estas okazoj de frazetvortigo per O-finajho.