PMEG 2023

39.1.13. ICH°

ICH° = “la vira sekso”. Proponita sufikso por indiki, ke homo au besto estas vira: najbaro najbaricho = “vira najbaro”, kuracisto kuracisticho = “vira kuracisto”, bovo bovicho = “virbovo”, kato katicho = “virkato”.

La sufikson ICH° elpensis sendepende pluraj homoj inspirite de la karesnoma sufikso CHJ (komparu kun la paro IN kaj NJ). Kredeble la unua propono aperis jam en la jaro 1976. ICH° estas nun (en la jaro 2019) senkonkurence la plej populara propono de tia sufikso, kaj nemalmultaj homoj jam uzas ghin. Sed la plej multaj ankorau uzas vira au prefiksecan VIR.

Iuj volas uzi ICH° ankau che viraj radikoj, kies signifon ili do volas shanghi al sekse neutrala: *patro* (kun neutrala interpreto) *patricho* = “patro”, *knabo* (kun neutrala interpreto) *knabicho* = “knabo”, *viro* (kun neutrala interpreto) *viricho* = “viro”. Tiel drastaj signifoshanghoj de oftaj kaj firme enradikighintaj vortoj estus vera reformo de la lingvo, kaj tial malfacile realigebla. Tia sekse neutrala uzo ekz. de patro ech povas kauzi gravajn miskomprenojn. Aliaj anstataue provas enkonduki tute novajn sekse neutralajn vortojn, ekz. parento por “patro/patrino”.

Legu ankau pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj, la proponita neduuma sufikso IP°, la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ° kaj la sekse neutrala unu-nombra pronomo ri°.

Ordinara radiko «

  • icho = vira homo, vira besto

  • icha = virseksa, tia kiel icho, rilata al icho k.s.

Fakte ICH estas uzata pli ofte en la vortoj icho kaj icha ol ghi estas uzata kiel sufikso. La vorto icho estas sendependa de agho, dum la vorto viro ordinare havas la sencon de plenkreska virseksa homo. Se oni volas paroli pri virseksaj homoj sendepende de agho, mankas oportuna vorto en klasika Esperanto, kio kredeble kontribuis al la popularigho de la vorto icho.