PMEG 2023

39.1.23. J° kaj PJ°

J° kaj PJ° estas proponitaj karesnomaj sufiksoj ankorau nur eksperimente uzataj. J° kaj PJ° funkcias same kiel la oficialaj karesnomaj sufiksoj CHJ kaj NJ. Antau ili oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas chirkau 1 ghis 5 literojn.

«

Per la sufikso J° oni povas fari karesajn nomojn sen esprimi ion pri sekso: Alekso Alejo, pupo pupjo (karesa nomo por pupo sen difinita sekso).

La sufikso J° estis unue proponita jam en 1932, sed multaj memstare ghin reelpensis lastatempe (pli-malpli ekde la jaro 2010). La elekto de “j” por tia rolo estas sufiche evidenta, char “j” estas komuna al CHJ kaj NJ.

PJ° «

Per la sufikso PJ oni povas fari karesajn nomojn por neduumaj homoj (kiuj estas nek viroj, nek virinoj, au eble sekse ambiguaj): Alekso Alepjo.

La sufikso PJ estis proponita en la jaro 2019.

Legu ankau pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj, la proponita virseksa sufikso ICH°, la proponita neduuma sufikso IP°, kaj la sekse neutrala unu-nombra pronomo ri°.