PMEG 2024

39.1.24. NOMIAL

Evitinda matematika sufikso por esprimoj kun certa nombro de termoj ligitaj per plus au minus: *dunomialo* = “duterma esprimo, dutermo, binomo”, *trinomialo* = “triterma esprimo, tritermo”, *plurnomialo* = “plurterma esprimo, plurtermo”. Prefere oni uzi kunmetajhojn kun la vorto termo: dutermo, plurtermo.