PMEG 2023

39.1.25. OFON°

“Lingvano”. Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton por lingvano au lingvaneco: Esperanto *esperantofono* = “esperantisto, esperantolingvano”, *esperantofona* = “esperantlingva”. Oni uzu kunmetajhojn kun lingvano, lingva, parolanto k.s. Por “parolanto de Esperanto” la ghusta vorto estas simple esperantisto, kiu chiam signifas precize “persono, kiu scias kaj uzas Esperanton”.