PMEG 2023

39.1.26. OID (kaj OJD°)

Ekssufikso en diversaj vortoj, ofte kun la signifo “similajho” au “simila”: asteroido, sigmoido, celuloido, skizoida.

Vera sufikso «

1. “Similformajho, similajho”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: rimo rimoido = “preskaurimo”, sufikso sufiksoido = “ordinara radiko, kiu tamen estas rigardata kiel sufikso”. En matematiko pluraj vortoj por surfacoj kaj kurboj estas OID-vortoj: elipso elipsoido = “surfaco kun tia formo, ke ebena sekco de ghi estas elipso”, ciklo cikloido = “kurbo farita de punkto sur la cirkonferenco de cirklo, kiu ciklas (rulighas) sur rekto”. Plej multaj tiaj chi OID-vortoj ankau povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

2. “Subfamilio” (post plantonomo), “grupo, genro k.s. de similaj bestoj” (post bestonomo). Uzata post tipa membro de la subfamilio au grupo: asfodelo asfodeloidoj = “la subfamilio de asfodelosimilaj plantoj”, asterio asterioidoj = “klaso de asterisimilaj bestoj”. Oni uzu OID por subfamilio nur lau la internaciaj botanikaj kaj zoologiaj nomreguloj. OID respondas al la latina sufikso “-oideae”. Ofte povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, E, ED kaj EN.

Oni proponis la formon OJD° anstatau OID (kaj kiel ekssufikson, kaj kiel veran sufikson) pro tio, ke OID-vortoj povus simili al vortoj kun la oficiala sufikso ID, sed OJD estas nur maloftege uzata.