PMEG 2023

39.1.7.

1. “Plantotribo” (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la tipa membro de la tribo: asklepiado asklepiadeoj = “la tribo de asklepiadosimilaj plantoj”. EN respondas al la latina sufikso “-eae”. Oni uzu E nur lau la internaciaj botanikaj nomreguloj. Ofte povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, ED, EN kaj OID.

2. “Koloro”. Proponita, sed apenau uzata sufikso por fari kolorvortojn el radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo *rozea* = “rozkolora, roze rugha”, negho *neghea* = “neghkolora, neghe blanka”, polvo *polvea* = “polvokolora, polvogriza”. Oni uzu kunmetajhojn kun la radiko KOLOR (rozkolora, neghkolora) au precizajn kombinojn kun kolororadikoj (rozorugha, neghblanka), au plurvortajhojn (roze rugha, blanka kiel negho). Ofte la sufikso EC povas esti suficha: rozeca, negheca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj ne nepre montras koloran similecon.

La sufikso E aperas en PIV nur por “plantotribo”. La sencon “koloro” proponis Werner en 1986.