PMEG 2023

39.1.6. ATOR (kaj ADOR°)

Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj au agantoj: inkubatoro, radiatoro, generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro.

Vera sufikso «

“Aparato”. Iafoje uzata anstatau IL, kiam temas pri komplikita aparato automate funkcianta: pumpi *pumpatoro* = “automata pumpilo”, kalkuli *kalkulatoro*, raboti *rabotatoro*. Oni ech proponis la varianton *ADOR*° por ne-automataj konstrumashinoj: *asfaltadoro*, *elkavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori (= “honori kiel diajhon”). Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, mashino kaj automato, au simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn, kaj ellaboritajn mashinojn: pumpmashino, automata pumpilo, kalkulaparato, kalkulautomato, rabotmashino, asfalt(ad)mashino, elkavigmashino (au simple fosmashino).