PMEG

38.2.19. IL

IL = “instrumento, aparato, rimedo”. Tio, kio staras antau IL, ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho. IL-vortoj do (normale) devenas de verboj.

Permane uzebla instrumento «

Plej ofte IL montras instrumenton, kiun oni povas uzi permane. Temas chiam pri instrumento speciala por la koncernata ago:

  • haki hakilo = instrumento por haki

  • segi segilo = instrumento por segi

  • fosi fosilo = instrumento por fosi

  • fajfi fajfilo = instrumento por fajfi

  • kudri kudrilo = pinta instrumenteto por kudri

  • tondi tondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)

  • shlosi shlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por shlosi au malshlosi

  • pintigi pintigilo = instrumento por pintigi (ekz. krajonon)

  • manghi manghilo = instrumento por manghi (telero, kulero, tranchilo, forko, manghbastoneto, glaso au simile)

  • linio linii liniilo = instrumento, kiu helpas en desegnado de linioj

Iafoje temas pri instrumento, kiu mem faras la agon:

  • sonori sonorilo = instrumento, kiu sonoras (uzanto de sonorilo ne sonoras, sed sonorigas)

Granda aparato «

IL povas ankau montri pli grandan au pli ellaboritan aparaton:

  • presi presilo = mashino por presado de libroj, gazetoj k.t.p.

  • komuniki komunikilo = helpilo por komunikado (telefono, radio, televido, gazeto k.t.p.)

  • komputi komputilo = (elektronika) aparato por prilabori informojn kaj fari tre rapidajn kalkulojn

  • amplifi amplifilo = aparato por elektre plifortigi ekz. sonojn

  • fotokopio fotokopii fotokopiilo = aparato por fari fotokopiojn

Aliaj aferoj «

IL povas ankau montri paperajhon, substancon, abstraktan rimedon, komputilan programon, au ion ajn, kio servas por certa ago:

  • aboni abonilo = papero, per kiu eblas ekaboni ion

  • alighi alighilo = papero, per kiu eblas alighi al io (ekz. kongreso)

  • kuraci kuracilo = io ajn, kio servas por kuraci (ekz. medikamento)

  • solvi solvilo = substanco per kiu oni solvas alian substancon, io per kio eblas solvi problemon

  • preventi preventilo = io, per kio eblas preventi malsanon au gravedighon (medikamento, kondomo k.t.p.)

  • kompili kompililo = komputila programo, kiu kompilas aliajn programojn

  • koloro kolori kolorilo = substanco kiu servas por doni sian koloron al io, organika farbo

Alternativoj «

La sufikso IL havas tre gheneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni povas fari kunmetajhojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmashino, presaparato, segmashino, transportaparato, vendautomato, fermoplato, kovrotuko, solvosubstanco, kompilprogramo. Sed ofte taugas simpla IL-formo. Vidu ankau ATOR.

Subkomprenata ago «

En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio staras antau IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago:

  • fajro fajriloFA1.5 = ilo por fari fajron (ne “ilo por fajri”)

  • rekto rektilo = instrumento por desegni rektajn liniojn (ne “ilo por rekti”)

  • angulo angulilo = instrumento por difini au desegni angulojn (ne “ilo por anguli”)

  • disko diskilo = aparato, kiu legas (komputilan) diskon kaj skribas sur ghi (ne “ilo por diski”)

Oni povas diri, ke tiaj vortoj estas mallongigoj de ekz. fajrigilo, anguldesegnilo, rektofarilo, diskoturnilo au simile. Oni estu tre shparema pri tiaj IL-vortoj por ne riski konfuzon. Normale oni faru IL-vortojn nur el verboj.

Ne chiuj iloj havas IL-sufikson «

Ekzistas multaj simplaj radikoj, kiuj estas nomo de ia instrumento au simile. Al tia vorto oni ne aldonu IL. Tiaj vortoj estas ekz. manghiloj kiel kulero, forko kaj glaso, pafiloj kiel revolvero, kanono kaj fusilo (nekunmetita!), transportiloj kiel auto, buso kaj biciklo, kaj muzikiloj kiel gitaro, piano kaj fluto, kaj ankorau multaj diversaj chiutagaj iloj kiel martelo, broso, peniko, krajono, lupeo, serpo k.t.p.

Pri la radiko ARM regas konfuzo. La O-formo estas preskau neniam uzata, sed Zamenhof iam uzis ghin kun la signifo “batalilo”: Ne servas larmo anstatau armo.PE.1739 Normale oni uzas la formon armilo. La verboformo armi tamen signifas “provizi per bataliloj”, kaj armilo do devus signifi ne “batalilo”, sed “ilo por provizi per bataliloj”. Se oni uzus chiam armo anstatau armilo, chiuj vortformoj farighus tute logikaj, sed armilo estas forte enradikighinta.

El la nekunmetita vorto aviadi (= “flugi per aparato pli peza ol aero”) oni faris la vorton aviadilo (= “tia flugmashino”). Nuntempe kelkaj uzas anstataue la nekunmetitan vorton avio. El ghi oni povas fari la verbon avii kaj la agvorton aviado. Sed ankorau aviadilo estas la normala formo. Aliaj similsignifaj vortoj estas flugmashino (= “chia aparato por flugi”) kaj aeroplano (la plej ofta speco de avio).

Ordinara radiko «

  • ilo = instrumento, rimedo

  • ilaro = kolekto de laboriloj

  • ilujo = ujo por ilo(j)