PMEG 2023

38.2.18. IGH

IGH = “transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago”. Komparu kun IG. Tio, kio staras antau IGH, chiam montras la rezulton de la transiro. IGH aperas plej ofte kun verba finajho. La subjekto de la verbo estas tio, kio estas shanghata. IGH-verbo ne povas havi objekton. Legu ankau pri frazroloj che IGH-verboj.

Ecaj radikoj «

Oni povas fari IGH-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IGH-verbo signifas, ke la subjekto ricevas tian econ:

  • pala palighi = farighi pala

    • Li palighis pro la shoko.

  • akra akrighi = farighi akra

    • La ekonomia krizo akrighis.

  • longa longighi = farighi longa

    • La tagoj longighas, printempo alvenas.

  • pli longa plilongighi = farighi pli longa

    • Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongighis.

Agaj radikoj «

Oni povas fari IGH-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Estas granda diferenco inter IGH-verbo farita el senobjekta verbo, kaj IGH-verbo el objekta verbo.

IGH-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la ago. IGH che tia verbo estas do preskau egala al la prefikso EK. Iafoje tiaj chi IGH-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, au ke la ago okazas senvole:

  • sidi sidighi = komenci sidi, eksidi

    • Li sidighis sur la sofo.

  • esti estighi = komenci esti, ekesti

    • Estighis kverelo inter ili.

  • morti mortighi = farighi morta (senvole)

    • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankau estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortighis.FE.39 Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto). Chi tie IGH montras, ke la morto okazis senvole, akcidente. Legu pli pri tia uzo de IGH en la klarigoj pri verboj kaj frazroloj.

Oni ankau povas fari IGH-verbon el objekta verbo. En tia IGH-verbo IGH ne montras transiran signifon. IGH tie nur servas por fari la verbon senobjekta, por shanghi la frazrolojn. Se IGH-verbo el objekta verbo ja havas transiran signifon, tiu transira signifo trovighas jam en la origina objekta verbo. La subjekto de IGH-verbo farita el objekta verbo estas la objekto de la simpla verbo:

  • malfermi malfermighi = ighi malfermita, esti malfermata (per si mem)

    • La knabo malfermis la pordon.

    • La pordo brue malfermighis.M.27

  • turni turnighi = ighi turnita, esti turnata (per si mem)

    • La knabo turnis sian kapon.

    • La tero turnighas chirkau sia akso.

  • vendi vendighi = ighi vendita, esti vendata (per si mem)

    • Shi vendis sian auton.

    • Tiuj chi autoj vendighas tre bone.

  • kolekti kolektighi = ighi kolektita, kunighi, esti kolektata (per si mem)

    • La pentrajhoj kolektis chirkau si amason da admirantoj.

    • La larmoj kolektighis en shiaj okuloj.BV.85

  • ruli rulighi = movighi per rulado, esti rulata (per si mem)

    • Kiu rulas shtonon, al tiu ghi revenos.

    • Ili rulis sian charon.

    • La vinberoj elpremite rulighadis sur la teron.FA4.185

    • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu rulighis tre rapide.M.212

  • detrui = kauzi, ke io farighas malkonstruita au finita detruighi = farighi detruita, esti detruata (per si mem)

    • La bombo detruis la domon.

    • Chiuj miaj planoj detruighis, kiam mi provis ilin en praktiko.

Legu pri la frazroloj che IGH-verboj el agaj radikoj.

IGH-verboj kaj pasivaj verboj «

IGH-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IGH-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, au ke oni ne interesighas pri eventuala kauzanto de la ago:

  • Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumighis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto au kauzanto, sed oni ne mencias shin. Oni povus aldoni la patrinon en la formo de de-komplemento: Shi estas naskita de saghulino.

  • Li naskighis en Januaro. Li farighis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenau povas aperi en tia chi frazo.

  • Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. ≈ Oni nomas lin Petro.

  • Li nomighas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, chu homoj uzas la nomon au ne.

  • Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. ≈ Multaj homoj legas tiun libron.

  • Tiu libro legighas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ≈ Tiu libro estas facile legebla.

Alispecaj radikoj «

Oni ankau povas fari IGH-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto. Tia IGH-verbo povas signifi, ke la subjekto farighas ghuste tio, kion la radiko montras, au ke ghi farighas simila al la radiko, au ke okazas al ghi ia ago karakterizata de la radiko:

  • edzino edzinighi = farighi ies edzino

    • Shi edzinighis kun sia kuzo.FE.39

  • tago tagighi = farighi tago

    • Nun baldau tagighos. Chu vi ne vidas la lumon che la horizonto?

  • pinto pinta pintighi = farighi pinta, ekhavi (akran) pinton

    • Malgrau liaj penoj la krajono ne pintighis.

  • flamo flami flamighi = komenci flami

    • Ligno fendita facile flamighas.PE.404

Frazetoj «

Oni ankau povas fari IGH-verbon el frazeto kun rolvorteto. La preciza signifo dependas de la rolvorteto. Se ekz. la rolvorteto estas loka au mova, IGH signifas “movighi, iri, translokighi”:

  • en domo endomighi = veni en domon

    • Kiam la fulmotondro komencighis, ni tuj endomighis.

  • al bordo albordighi = veni al bordo

    • Pro la shtormo la shipeto ne sukcesis albordighi.

  • sen vesto senvestighi = farighi nuda, forpreni sian veston

    • Senhonte mi senvestighis antau ili.

  • sen fortoj senfortighi = perdi siajn fortojn

    • Li senfortighis pro soifo.

  • en (la) lito enlitighi = kushighi en (la) lito; el (la) lito ellitighi = levighi el (la) lito

    • Vespere mi enlitighas malfrue, sed mi tamen frue ellitighas en la mateno.

Vortetoj kaj afiksoj «

Oni povas ankau fari IGH-verbon el vorteto au el afikso:

  • al alighi = aldonighi, anighi, anigi sin, anonci sian partoprenon

    • Al lia antaua embaraso alighis nun iom da konfuzo.M.179 Chu vi jam alighis al la kongreso?

  • sen senighi = farighi sena je io, liberighi de io

    • Mi ne plu eltenas ilin, ni devas senighi je ili.

  • kun kunighi = farighi kuna, kolektighi, amasighi

    • La laboristoj kunighas chiun dimanchon en la popola domo.

  • AR arighi = farighi aro, kunighi are

    • Sur mia skribotablo daure arighas paperoj en plena konfuzo.

La verbo ighi «

El la sufikso IGH oni povas fari la memstaran verbon ighi.

IGH kun ne-verba finajho «

IGH kutime aperas kun verba finajho, sed povas ankau havi O-finajhon, A-finajhon au E-finajhon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigho = “la ago akrighi”, akrigha = “rilata al la ago akrighi, akrighanta”, sidigho = “la ago sidighi”, sidighe = “rilate al la ago sidighi, sidighante”, edzigho = “la ago edzighi”, edzigha = “rilata al la ago edzighi”, unuigho = “la ago unuighi”.

Iafoje IGH-vorto kun O-finajho ankau povas montri rezulton de transira ago: Unuigho Franca por Esperanto (nomo de asocio) / Post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj chia homa amasigho prezentas distrajhon.M.210 Dio nomis la sekajhon Tero, kaj la kolektighojn de la akvo Li nomis Maroj.Gn.1