PMEG 2023

38.2.17. IG

IG = “efika, kauza au shangha ago”. Komparu kun IGH. Tio, kio staras antau IG, chiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun verba finajho. Chiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas shanghata. La subjekto estas tio, kio kauzas la shanghon. Legu ankau pri frazroloj che IG-verboj.

Ecaj radikoj «

Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG-verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto:

  • akra akrigi = agi tiel, ke io farighas akra

    • Mi akrigas mian tranchilon.

  • pala paligi = agi tiel, ke io farighas pala

    • La terura novajho paligis shin.

  • longa longigi = agi tiel, ke io farighas longa

    • La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ghin.

  • pli longa plilongigi = agi tiel, ke io farighas pli longa

    • Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.

Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne chiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskau nur mallongigi, char plimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.

Agaj radikoj «

Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kauzas, ke iu faras la agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.

Oni povas deiri de senobjekta verbo:

  • sidi sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi

    • Li sidigis sian infanon sur seghon.

  • esti estigi = agi tiel, ke io ekestas

    • Lia demando estigis longajn diskutojn.

Oni ankau povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas au la subjekto de la simpla verbo, au la objekto de la simpla verbo:

  • kompreni komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas

    • Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.

    • Mi ne povis komprenigi la shercon al li.

  • manghi manghigi = agi tiel, ke iu manghas

    • Mi devas manghigi mian chevalon.Mi devas doni manghon al mia chevalo.

    • Shi manghigis avenon al la chevalo.

Legu pri la elekto de objekto che IG-verboj el agaj radikoj.

Alispecaj radikoj «

Oni ankau povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.

Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto farighas tio, kion la radiko montras:

  • edzo edzigi = agi tiel, ke iu farighas edzo

    • Li edzigis sian filon al richa fraulino.

Tia IG-verbo ankau povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko:

  • pinto pinta pintigi = agi tiel, ke io farighas pinta, ke io ekhavas pinton

    • Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.

Tia IG-verbo ankau povas signifi, ke oni kauzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo de la radiko:

  • flamo flami flamigi = agi tiel, ke io flamas

    • Petro flamigis la fajron per forta blovado.

Frazetoj «

Oni ankau povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto:

  • en (la) domo endomigi = movi en (la) domon

    • Kiam komencis pluvi, shi rapide endomigis la infanojn.

  • al la bordo albordigi = movi al la bordo

    • La ondoj albordigis diversajn rubajhojn.

  • en tombo entombigi = meti en tombon

    • Morgau li entombigos sian patron.

  • sen vesto senvestigi = forpreni la veston de iu

    • Janjo estis senvestigita kaj endormigita.M.13

  • sen fortoj senfortigi = forpreni la fortojn

    • La longa malsanado tute senfortigis mian patrinon.

La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, char multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski“kunmaskigi”, sharghi“kunsharghigi”, vesti“kunvestigi”. En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL sen IG: malvestisenvestigi, malmaskisenmaskigi, malsharghisensharghigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun oni rekte verbigas (maski, sharghi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi per MAL (malmaski, malsharghi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de kiu oni faras IG-verbon: sen vesto senvestigi (kun vesto “kunvestigi”), sen shargho sensharghigi (kun shargho “kunsharghigi”). Ne eblas do diri ekz. *senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du manierojn formi tiajn verbojn.

Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie “kunfortigi”, sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataue oni diras simple fortigi. Estas ankau chi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras de simpla A-vorto: forta fortigi malfortigi. La alia speco deiras de frazeto: sen fortoj senfortigi (kun fortoj “kunfortigi”). La simpla verbo forti signifas “esti forta”. Malforti = “esti malforta”.

Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto (endomigi, senvestigi k.s.), kun IG-verboj, al kiuj oni poste aldonis precizigan prefiksecan rolvorteton: ordigi = “meti en ordon” kunordigi = “meti en ordon kun io alia”. La generaloj kunordigis siajn militplanojn. Kunordigi ne devenas de kun ordo. Kun ne rilatas al ordo sed al “io alia”. Legu pli pri la diferenco inter prefiksecaj rolvortetoj en kombinoj kaj en frazetvortoj.

Vortetoj kaj afiksoj «

Oni ankau povas fari IG-verbon el vorteto au el afikso:

  • for forigi = formovi, forpreni, forvishi, forskrapi

    • Per forta lesivo shi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.

  • al aligi = aldoni, almeti

    • Ili baldau discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo.OV.448

  • trans transigi = movi al transa flanko, transdoni, transturni

    • La pramo transigis nin al la kontraua bordo.

  • tro troigi = agi tiel, ke io estas au shajnas troa (= tro granda, tro multa, tro grava)

    • Alkoholtrinkadon oni ne troigu. Li troigis la rakonton tiom, ke neniu kredis lin.

  • kun kunigi = agi tiel, ke io farighas kuna; DIS disigi = agi tiel, ke io farighas disa

    • Malfelicho ofte kunigas la homojn, kaj felicho ofte disigas ilin.FE.42

Chu uzi IG au ne? «

Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, chu uzi simplan sensufiksan verbon, au verbon kun la sufikso IG.

Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon:

  • fino = la lasta parto de io fini = kauzi ke io havu finon, meti finon al io

    • Mi finos mian vivon per morto.Rz.89 Ne *...finigos...*, kio signifus, ke oni igas iun alian fari la agon fini. Fini similas al chesigi. Finigi do similas al chesigigi.

  • masko maski = surmeti maskon, kashi per masko

    • Shi maskis sin por ke li ne rekonu shin. Ne *...maskigis...*. Maskigi signifas “igi iun alian maski” au eble “fari maskon el io”.

Iafoje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG:

  • grupo grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n

    • La lernantoj estis grupigitaj po dek. (La verbo grupi estas apenau uzata, sed povus signifi “stari en grupo” au simile.)

  • bildo bildigi = fari bildon de io, prezenti bilde

    • Ili ne povis bildigi al si la teruran okazajhon. (La verbo bildi ne estas uzata.)

Iafoje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambau signifoj estas IG-ecaj:

  • koloro kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io

    • La rizo estas oranghokolora, char safrano koloras ghin.

  • koloro kolorigi = agi tiel, ke io farighas kolora

    • Mi kolorigis la rizon per safrano.

  • limo limi = esti limo de io, formi limon de io, trovighi che la limo de io

    • Meksiko limas norde Usonon kaj sude Gvatemalon kaj Belizon.

  • limo limigi = meti limo(j)n al io, kauzi ke io havu limo(j)n

    • Ni devas limigi niajn elspezojn, char niaj financaj rimedoj estas limigitaj.

Oni tamen ne povas postuli, ke chiuj chiam sekvu tiujn chi delikatajn distingojn. Oni devas almenau toleri, se iu iafoje intermiksas kolori kaj kolorigi, au limi kaj limigi. La distingoj ankau ne chiam ekzistis. Zamenhof uzis kaj limi kaj limigi por la nuna limigi.

Iafoje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca:

  • lumo lumi = eljheti lumradiojn

    • La steloj lumis hele.FA3.111 (Ekzistas ankau la verbo prilumi, kiu havas iom alian signifon.)

  • lumo lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma

    • Karlo lumigis la lampon.

Iafoje ambau formoj havas la saman signifon:

  • ordo ordi au ordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda

    • La ideoj kun siaj signoj estis orditaj lau specoj.FK.243

    • Tuj ordigu bone tiun chambron por la gasto.Rz.40

    Nuntempe oni ghenerale preferas la formon ordigi, sed ordi estas same logika.

Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu ghin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne chiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, char la simpla formo apenau havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambau formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.

La verbo igi «

El la sufikso IG oni povas fari la memstaran verbon igi.

IG kun ne-verba finajho «

IG kutime aperas kun verba finajho, sed povas ankau havi O-finajhon, A-finajhon au E-finajhon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = “la ago akrigi”, akriga = “rilata al la ago akrigi, akriganta”, sidigo = “la ago sidigi”, sidige = “rilate al la ago sidigi, sidigante”, edzigo = “la ago edzigi”, edziga = “rilata al la ago edzigi”.