PMEG

31.5. Igi

Igi = “kauzi, ke iu faru ian agon”. Igi estas farita el la sufikso IG.

La subjekto de la verbo igi estas tiu, kiu kauzas, ke iu alia faru ian agon. La objekto estas tiu, kiu faru la agon. La rezulta ago, I-verbo, aperas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj.Nm.32Li faris tiel, ke ili devis vagadi...

  • La finighado de la tago igis ilin rapidi.M.200

  • En la lasta tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron, enkonduki Esperanton en chiujn lernejojn.OV.247

Iafoje, tre malofte, la rezulta I-verbo estas subkomprenata:

  • – Mi prenis kaj dissigelis [la leteron]. – Kiel do vi...? – Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis.Rz.92...Nenatura forto min igis preni kaj dissigeli la leteron.

Klariga igi «

Teorie oni povas disigi chiun verbon kun IG-sufikso al igi + rezulta esprimo. Tio povas esti maniero klarigi la precizan signifon de IG-verbo. En tia klariga uzo igi aperas ankau kun A-vorta au O-vorta rezulto:

  • Mi nigrigis ghin. Mi igis ghin nigra.

  • Tio disigis ilin. Tio igis ilin disaj.

  • La frosto glaciigis la lagon. La frosto igis la lagon glacia.

  • Shia patro edzinigis shin. Shia patro igis shin edzino.

  • Li enkadrigis la foton. Li igis la foton enkadra (= tia, ke ghi estis en kadro).

  • Mi dormigis la bebon. Mi igis la bebon dormanta.

  • Li trinkigas sian chevalon. Li igas sian chevalon trinkanta.

  • Li trinkigas akvon (al la chevalo). Li igas akvon trinkata (de la chevalo).

Tiajn chi frazojn oni apenau uzas en ordinara lingvajho, sed chefe por klarigi la precizan signifon de IG-verbo. Kutime oni uzas igi nur kun I-verboj. Che A-vorto au O-vorto oni normale uzas fari.

Igi neniam signifas “krei” au “produkti”. Ne eblas diri: *Dio igis la mondon.* *La shuisto igis botojn al mi.* La objekto de igi ne povas esti la rezulto de la ago. Oni devas diri: Dio kreis la mondon. La shuisto faris botojn al mi.