PMEG 2023

31.6. Lasi

Lasi baze signifas “permesi” kaj “ne malhelpi”. La preciza signifo povas esti ekz. “permesi ke io restu (en loko au en stato), permesi ke io foriru, ne malhelpi ke io shanghighu, ne malhelpi ke io agu, ne plu teni, ne plu fari” k.t.p.:

  • Shteliston neniu lasas en sian domon.FE.37Neniu permesas al shtelisto eniri en lian domon.

  • Iru kun mi, bela Sara, en alian landon, ni lasu la malfelichon malantau ni.Rn.15...la malfelichon ni ne kunportu.

  • La tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deshiras, neforigeblan makulon.BV.13 Makulo restas en la mano.

  • Lasu la shercojn, Alechjo!M.56Ne plu shercu!

  • Eble vi lasos che mi vian adreson?M.61Eble vi donos al mi vian adreson antau ol vi foriros?

  • Lasu min! – ekkriis Marta jam laute kaj kun dolorghemo, kaj kun spasma forto shi ektiris sian brakon.M.161Ne plu tenu min!...

  • Mian pekon Vi ne lasos senpuna.Ij.10Vi ne permesos, ke mia peko restu senpuna.

  • La preghejajn spiritojn ni lau mia opinio ne devas lasi sen invito.FA2.93Ni devas malhelpi, ke ili restu sen invito.

Lasi kun I-verbo «

Ofte lasi aperas kune kun I-verbo. Lasi tiam signifas “permesi, ke la objekto faru la agon de la I-verbo”. La I-verbo tiam rolas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti.FA2.91...lasu, ke mi nun iom dormetu.

  • Shi sidis kaj lasis la venton ludi kun shiaj longaj haroj.FA1.85...lasis, ke la vento ludis...

Iafoje la objekto de lasi (la senca subjekto de la I-verbo) estas forlasita:

  • La devigata senlaboreco premis shin terure, ne lasis dormi.M.65...ne lasis shin dormi....ne lasis, ke shi dormu.

Iafoje oni metas la objekton de lasi post la I-verbo:

  • Ili perdas la kuraghon kaj lasas fali la manojn.OV.158...lasas, ke la manoj falu.

  • Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.PE.922...lasu, ke alia [persono] vivu.

  • Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj ech tio chi estis granda risko.FA2.30...lasi, ke la birdo kantu...

Se la I-verbo mem estas objekta verbo, ofte nur la kunteksto povas montri, chu la objekto apartenas al lasi au al la I-verbo:

  • Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio.FA1.179 Vershajne min estas objekto de tenti: ...mi ne lasus, ke oni tentu min al tio. Tiel ankau efektive estas lau la kunteksto, sed teorie min ankau povus esti objekto de lasi, kaj do senca subjekto de tenti: ...mi ne lasus, ke mi tentu [iun] al tio.

  • Mi lasis min moki.Gm.58Mi lasis, ke mi moku iun. Au: Mi lasis, ke oni moku min. Ambau signifoj estas eblaj. La kunteksto montras, ke la dua signifo estas ghusta.

  • Mi lasis ilin tute chirkaufermi.Rt.67Mi lasis, ke ili tute chirkaufermu [ion]. Au: Mi lasis, ke io tute chirkaufermu ilin. La efektiva kunteksto montras, ke la dua signifo validas.

Se cheestas du objektoj, unu devas esti objekto de lasi, kaj la alia devas esti objekto de la I-verbo. Tiam oni nepre metu la du objektojn che siaj respektivaj verboj tiel, ke la signifo estu klara:

  • Mi ne povis lasi ilin detrui mian laboron. Ilin estas objekto de lasi (kaj senca subjekto de detrui). Mian laboron estas objekto de detrui.

En tiaj chi frazoj la senca subjekto de la I-verbo povas ankau esti al-komplemento:

  • Ni lasu al la amasoj, taksi la aperojn lau ilia ekstera brilo.OV.158Ni lasu, ke la amasoj taksu la aperojn lau ilia ekstera brilo.

Kiam la senca subjekto de I-verbo ne cheestas en la frazo, oni ofte traktas lasi + I-verbon kiel unu kompleksan verbon. Tio povas influi la uzon de si.

Aga de-komplemento che lasi + I-verbo «

Che lasi + I-verbo oni iafoje uzas de por montri la sencan subjekton de la I-verbo. Tio estas ebla nur se la subjekto kaj la objekto de lasi estas identaj:

  • Shi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis.FA1.89...lasis, ke la ondoj pelu shin... Shi (subjekto de lasis) kaj sin (objekto de lasis) estas la sama persono.

En tiaj chi frazoj oni povas kompreni la I-verbon pasive:

  • Shi lasis sin peli de la ondoj.Shi lasis sin esti pelata de la ondoj.

  • Mi lasis min delogi de shi.Mi lasis min esti delogita de shi.

  • Karlo ofte lasas sin trompi de siaj malamikojKarlo ofte lasas sin esti trompata de siaj malamikoj (= la malamikoj de Karlo).

  • Karlo ofte lasas sin trompi de liaj malamikojKarlo ofte lasas sin esti trompata de liaj malamikoj (= la malamikoj de alia viro).

Tio klarigas, ke oni povas uzi de-komplementon por la aganto, char de estas ghuste tiel uzata en pasivaj frazoj.

Rimarku, ke tia chi uzo de aga de-komplemento che aktivforma verbo estas ebla nur che lasi, kaj nur kiam la subjekto kaj objekto de lasi estas identaj.

Lasi anstatau igi «

Lasi kaj igi havas kune kun I-verbo similetajn signifojn, sed estas diferenco: Igi + I-verbo = “agi tiel, ke iu faru ion”. Lasi + I-verbo = “ne malhelpi, ke iu faru ion”. Igi montras aktivan kauzadon de ago, dum lasi montras pasivan permeson:

  • Mi igis lin labori.Mi instigis lin labori. Mi konvinkis lin, ke li laboru.

  • Mi lasis lin labori.Mi permesis (ne malhelpis, ne kontraustaris) lian laboradon.

Zamenhof pro nacilingva influo iafoje uzis lasi + I-verbon pri aktiva kauzado: Li lasis fari al shi viran vestajhon.FA1.99Li igis tajloron fari al shi viran vestajhon. Ne temas pri permesado, sed pri aktiva taskado. Tia uzo de lasi estas evitinda. Diru prefere: Li farigis al shi viran vestajhon.