PMEG

11.6.2. Si en kompleksaj frazoj

Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la chefverbo ankau alia aga vorto. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se si au sia tiam rolas kune kun la ne-chefverba agovorto, povas ekesti duboj, kiun subjekton si reprezentu.

Subfrazo «

La chefverbo de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si au sia en subfrazo, ghi reprezentu chiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la cheffrazo:

  • Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

  • Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

  • Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subpropozicio).

  • Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo.FA1.67 Si reprezentas la subjekton de pensis.

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25 Subjekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.

  • Abimelehh, la regho de la Filishtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuzighas kun sia edzino Rebeka.Gn.26 Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuzighas), ne de Abimelehh (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimelehh, oni dirus lia edzino.

  • Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankau povas esti alia viro.

  • Ke li vundis sin, ne surprizas min. Chi tie sin aperas ene de subfrazo. Tiu subfrazo mem rolas kiel subjekto de surprizas: Tio, ke li vundis sin, ne surprizas min. Kiam la subjekto mem estas subfrazo (au io simila al subfrazo, ekzemple I-verbo au aga O-vorto), si kaj sia ja povas esti parto de tiu subjekto.

Si ne povas esti mem subjekto. Ankau ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la cheffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos morgau.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgau.* Tiaj konstruoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo chiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie chi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankau ne eblas: *Shi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Shi sentis, ke pluvas sur shin. La subfrazo pluvas sur shin havas sensubjektan verbon.

I-verbo «

Se oni uzas si au sia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la chefverbo, sed ne chiam:

  • Chiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ghi estas identa al la subjekto de devas.

  • Kiam estas varme, li shatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de shatas.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej vershajne la sinjoron.

  • Ili ne permesas al li lavi sin tie. Li ne lavu la propran korpon tie.

  • Ne estas permesite lavi sin tie. Neniu lavu sin tie. Sin reprezentas la sencan subjekton de lavi, kiu povas esti chiu ajn persono. La tuta I-verba esprimo lavi sin tie rolas kiel subjekto de la chefverbo estas. La I-verba esprimo estas kvazau propra subfrazo, kaj sekve sin rajtas aperi ene de tiu subjekto.

Se la senca subjekto de I-verbo ne cheestas en la frazo, kaj se ghi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la chefverbo:

  • La regho sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne cheestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reghon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la regho.

  • La regho sendis la serviston voki lian kuraciston. Chi tie la subjekto de voki (la servisto) cheestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la regho.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo kiel unu verbon:

  • Pacience shi lasis sin levi sur la dorson de la chevalo.FA4.42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas shanghi sin al shin, ekz.: Pacience shi lasis al ili shin levi... Pacience shi lasis ilin levi shin... Pacience shi lasis, ke ili shin levu...

  • Chu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per cheno al la limaka irado de la materio?Rt.37...devas lasi ion alligi ghin per cheno... ...devas lasi, ke io alligu ghin per cheno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se ghi ne cheestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston.FA2.29 Temas pri la kuracisto de la imperiestro. Estas rekomendinde uzi sian anstatau lian, char la senca subjekto de voki forestas.

Vidu ankau chi-poste che “IG-verbo - du agoj en unu verbo”.

Aga O-vorto «

Frazparto, kies chefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazau ghi estus subfrazo kun propra subjekto:

  • lia dormado en sia propra lito funkcias simile al li dormis en sia propra lito. Tiu frazparto enhavas kiel chefvorton la agan O-vorton dormado, kiu estas kvazau verbo. Krome tiu frazparto enhavas la posedan pronomon lia, kiu lausence estas subjekto de dormado. Krome cheestas la loka esprimo en sia propra lito, en kiu sia reprezentas la sencan subjekton de dormado.

  • la reveno de Karlo al sia familio = Karlo revenis al sia familio. Chi tie de Karlo montras la sencan subjekton de la O-vorto reveno.

Jen ekzemploj de tia uzo:

  • Petro pacience auskultis la plendadon de Karlo pri chiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri chiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de auskultis).

  • Karlo parolis kun Eva pri shia vojagho al siaj gepatroj. Eva vojaghis al siaj gepatroj.

  • Karlo rakontis pri sia vojagho al siaj gepatroj. Karlo vojaghis al siaj gepatroj.

  • Oni plendis al Karlo pri lia vojagho al siaj gepatroj. Li vojaghis al siaj gepatroj.

  • Karlo parolis kun Eva pri shia vojagho post sia operacio. Chi tiu ekzemplo estas dusenca, char post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia operacio Karlo parolis kun Eva pri shia vojagho.), sed ghi ankau povas rilati al vojagho (= Shi vojaghis post sia operacio.). La dua interpreto estas multe pli vershajna, char post sia operacio staras tuj post vojagho. Tiam sia en sia operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojagho. Sed principe ankau la unua interpreto estas ebla.

  • Lia vojagho al sia patrino estis malfacila. La frazparto lia vojagho al sia patrino rolas chi tie kiel subjekto de la chefverbo estis. La subjekto estas kvazau subfrazo (li vojaghis al sia patrino), kaj tial sia rajtas aperi ene de tiu subjekto.

Sed ofte la senca subjekto de aga O-vorto ne cheestas ene de tia O-vorta frazparto. En tiaj okazoj si kaj sia prefere reprezentu la subjekton de la chefverbo lau la bazaj reguloj. La praktika uzado estas tamen tre diversa:

  • Shi observadis la enportadon de siaj kofroj. Chi tie siaj reprezentas la subjekton de la chefverbo, char la senca subjekto de enportado ne cheestas. Oni povus diri shiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, char oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

  • La gepatroj plendis pri la malbona traktado de sia filino. Au ...de ilia filino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

  • Nenio por homo estas pli malutila, ol [estas] nekonado de siaj propraj posedajhoj.M.73 Chi tie la senca subjekto de nekonado ne cheestas en la O-vorta frazparto, sed ghi aperas antaue: homo. Oni povas uzi anstataue la propraj posedajhoj, sed uzo de siaj estas tute en ordo chi tie. La frazparto nekonado de siaj propraj posedajhoj rolas chi tie kiel subjekto de subkomprenata estas. La subjekto estas kvazau subfrazo (simila al ke oni ne konas siajn proprajn posedajhojn au ne koni siajn proprajn posedajhojn). Tial sia ja rajtas esti parto de tiu subjekto.

  • Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (ghi estas ghenerala oni), sed si tamen reprezentas ghin chi tie. Pli bone oni diru fanfaronado pri oni mem. Rimarku, ke oni nepre diru pri si mem, se oni uzas la I-verbon fanfaroni: Fanfaroni pri si mem estas tre hontige.

  • Shparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsagha. Principe estas pli bone diri Shparo de onia mono..., sed la vorto onia estas malofta, kaj multaj evitas ghin. La rekomendinda solvo estas Shparo de la propra mono... Sed kun I-verbo oni ja uzu sian (ne onian): Shpari sian monon/la propran monon estas iafoje konsilinde, alifoje malsaghe.

Participo «

Participo kun A-finajho chiam estas rekta au perverba priskribo de io. Se si au sia aperas kune kun tia participo, si chiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ghia rekta priskribo estas kvazau subfrazo:

  • Li ekvidis la anghelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La anghelo staris kun glavo en sia mano.

  • Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Shi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.

  • *Karlo lautlegis poemon verkitan de sia patrino.*...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de estis verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.

  • La viro staranta tie apud sia auto nomighas Karlo.La viro, kiu staras tie apud sia auto... Subjekto de nomighas estas la viro staranta tie apud sia auto. La participa priskribo de la viro rolas kvazau subfrazo. Tial sia povas esti parto de la subjekto.

Participo kun E-finajho chiam havas la saman subjekton kiel la chefverbo:

  • Lavinte siajn vestajhojn Karlo kuiris vespermanghon. Karlo estis lavinta siajn vestajhojn.

  • Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto, kiam li promenis kun virino.

Participo kun O-finajho preskau chiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankau agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute lau la bazaj reguloj:

  • Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de Elizabeto.

  • Eliris el inter vi homoj sentaugaj kaj forlogis la loghantojn de sia urbo.Re.13 Temas pri la urbo de la homoj sentaugaj. Se oni anstataue uzas A-finajhan participon, chio shanghighas: Eliris el inter vi homoj sentaugaj kaj forlogis la homojn loghantajn en ilia urbo.

  • Seir estos submetito de siaj malamikoj.Nm.24 Temas pri la malamikoj de Seir.

Kompara esprimo kun kiel au ol «

Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel au ol ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de tiu subkomprenata verbo:

  • Shi amas lin (same) kiel sin mem.Shi amas lin, kiel shi amas sin mem.

  • Shi amas lin (same) kiel li mem.Shi amas lin, kiel li mem amas sin.

  • Li punis ilin same kiel siajn fratojn. = ... same kiel li punis siajn fratojn.

  • Shi estas (tiel) sagha kiel shia fratino [estas sagha].

  • Ili ne estu, kiel iliaj patroj [estis], generacio ribela kaj perfida.Ps.78

  • Eble li ankau mortos, kiel liaj fratoj [mortis].Gn.38

  • Shi amas lin pli ol [shi amas] sin mem.

  • Shi amas lin pli ol li mem [amas sin].

  • Ili denove farighis pli malbonaj ol iliaj patroj [estis].Jgh.2

  • La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol [ili (la patroj) punis] siajn proprajn filojn.

  • Tiu domo havas fenestrojn pli grandajn ol ghia pordo [estas granda].

Rimarku, ke esprimoj kiel kompare kun..., en komparo kun... k.s. ne funkcias kiel apartaj subfrazoj: Kompare kun sia patro Elizabeto estas tre alta. = ≈ Elizabeto estas pli alta ol shia patro. Sed: Se oni komparas kun shia patro, Elizabeto estas tre alta.

Kompleksa priskribo «

Ofte kompleksa priskribo de O-vorto funkcias kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si reprezentas la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas chiam identa al la priskribata O-vorto:

  • Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentrajhoj....muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentrajhoj. La pentrajhoj apartenas al la muzeo. La esprimo faman pro siaj belaj pentrajhoj estas rekta priskribo de muzeon.

  • Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentrajhoj....muzeon, kiu estas fama pro liaj pentrajhoj. La pentrajhoj estas de Picasso.

  • Shi rimarkis [...] la reghon de la maro kun sia krono sur la kapo.FA1.99...la reghon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo. La tuta kun-esprimo estas rekta priskribo de la reghon de la maro.

  • Chiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo.FA1.101...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

  • Shi [= Marta] kaptis tiun solan kaj lau shia opinio lastan tabulon de savo.M.24 = Marta kaptis tiun tabulon de savo, kiu estis sola kaj lau shia opinio lasta. Temas pri la opinio de Marta. La tuta kompleksa A-vorta priskribo de tabulon rolas kvazau subfrazo. Se oni uzus sia opinio, temus pri la opinio de la tabulo.

Iafoje Zamenhof traktis ankau aliajn frazpartojn kvazau ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto:

  • Chiu el la Izraelidoj devas resti fortike che la posedajho de la tribo de liaj patroj.Nm.36...che la posedajho, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Prefere estu siaj patroj (si reprezentas la subjekton de la chefverbo devas).

  • Chiuj estis ensorchitaj de ghi, aparte la reghido, kiu nomis la reghidinon lia amata trovitino.FA1.98 ≈ ...la reghido, kiu diris, ke la reghidino estas lia amata trovitino. Prefere estu sia amata trovitino (si reprezentas la subjekton de nomis). Komparu kun la modela frazo en la Fundamento: Shi nomis shin sia filino.FE.17

Lau-esprimoj «

Esprimoj kun lau, kiel lau li, lau ili, lau shia opinio, lau lia rakonto (ankau shiaopinie, liarakonte...) ofte estas uzataj por esprimi li opinias, ke..., lau shia opinio estas tiel, ke... kaj simile. Ekzemple: Lau shi estas tro varme.Shi opinias, ke estas tro varme. Tiaj lau-esprimoj ofte rolas kvazau apartaj frazoj, kaj sekve oni tendencas eviti si kaj sia en ili:

  • Lau shi, Esperanton shi eklernis nur hierau. = Lau shiaj klarigoj estas tiel, ke Esperanton shi eklernis nur hierau. Ne estas konsilinde uzi Lau si, ... (kun la simpla pronomo si) en tiaj chi okazoj.

  • Lau Zamenhof, li kreis Esperanton por la tuta homaro. = Lau tio, kion Zamenhof skribis, li kreis Esperanton por la tuta homaro. Prefere ne: Lau si, Zamenhof kreis...

  • Lau lia opinio, li agis tute honeste. = Lau lia opinio estas tiel, ke li agis tute honeste. Kiam temas pri poseda pronomo, oni tamen pli ofte uzas sia ol lia/shia/ghia/ilia en tiaj chi esprimoj: Lau sia (propra) opinio, li agis...

  • Lau iliaj asertoj, ili nenion vidis. = Lau iliaj asertoj, estas tiel, ke ili nenion vidis. Ankau eblas Lau siaj asertoj, ili...

  • Liaopinie [= lau lia opinio], li certe venkos. Au Siaopinie.

Rimarku, ke oni ofte apartigas tiajn esprimojn per komo.

Atentu, ke lau-esprimo ne chiam havas tian sencon kvazau ghi estus aparta frazo. La jena ekzemplo estas dusenca: Lau sia opinio li chiam agas. Ghi povas signifi Li opinias, ke li chiam agas. Tiam oni povas ankau diri Lau lia opinio... Sed ghi ankau povas signifi: Li chiam agas lau sia opinio (= konforme al sia opinio). En tiu dua senco lau sia opinio estas tute ordinara maniera komplemento, kaj oni uzu si kaj sia lau la bazaj reguloj.

IG-verbo - du agoj en unu verbo «

Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas samtempe du agojn: lavilavigi = “igi (iun) lavi”. En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Che tiaj verboj si kaj sia reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute lau la bazaj reguloj: La grafo lavigis (al la servistoj) siajn vestajhojn. Temas pri la vestajhoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj. Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi: La grafo igis la servistojn lavi liajn vestajhojn. Se oni tie dirus siajn vestajhojn, temus pri la vestajhoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni prefere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestajhojn. Vidu la chi-antauajn klarigojn pri si kaj sia che I-verboj.

Hezito inter la unua au dua persono kaj la tria persono «

Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona lausence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi vi au si lauplache por reprezenti tian vorton:

  • Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol chion en la mondo.IT.65 Oni povus uzi sian anstatau vian, char kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas chi tie al vi Diano, kaj estas tial ankau duapersona.

  • Chu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?Rgh2.9 La mortiginto estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankau uzi via.

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

  • Mi chiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen lausence egalas al mi, kaj tial oni ankau povas uzi miaj anstatau siaj.

  • Ni chiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.