PMEG

27.1. I-verboj – bazaj reguloj

La I-formo de verbo montras tute ghenerale la ideon de farado de ago (au estado en stato). I-verbo ne montras tempon au modon. Tion oni povas nomi neutrala modo.

I-verboj similas al agaj O-vortoj: kuri ≈ kurado, sidi ≈ sidado, esti ≈ estado, marteli ≈ martelado, lumi ≈ lumado, fosi ≈ fosado.

O-vorteca «

I-verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta frazparto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. I-verbo ech povas havi rolvorteton antau si, sed ghi ne povas ricevi N-finajhon.

Tamen verbo «

I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel chefverbo. Tial I-verbo tamen estas verbo.

  • manghi rapide – La I-verbo havas E-vortan komplementon de maniero.

  • poste manghi – La I-verbo havas E-vortan komplementon de tempo.

  • tre voli – grada komplemento

  • veni tuj – tempa komplemento

  • manghi per kulero – maniera komplemento

  • eliri el la domo – direkta komplemento

  • manghi pomon – objekto

  • ion manghi – objekto

Komplementoj de I-verbo povas stari chu antau, chu post la I-verbo, chu proksime, chu longe for. Oni devas tamen atenti pri la risko de konfuzo kun la komplementoj de la chefverbo.

I-verbo kaj ghiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kune kiel unu frazparto, kiun oni povus nomi I-verba frazparto.

I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: *mi manghi*, *la knabino esti* au simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto: senca subjekto.

Senca subjekto de I-verbo «

Normale kaj baze la senca subjekto de I-verbo estas la subjekto de la chefverbo de la sama frazo:

  • Ili volas trinki.FE.9 Ili estas gramatika subjekto de la chefverbo volas kaj senca subjekto de la I-verbo trinki.

  • La sakristiano iris saluti la virinon.FA1.15 Senca subjekto de saluti estas la sakristiano.

  • La muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en ghi [= la trairejo] kiom ili volis.FA1.46 Temas pri promenado de la muso kaj Elinjo-fingreto.

En iaj frazkonstruoj tiu baza principo tamen ne validas, ekz. kiam la I-verbo mem estas subjekto de la frazo, kaj che agoinfluaj kaj observaj chefverboj.

Kompleksa verbo «

Ofte chefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazau unu kompleksan verbon. Tiel estas precipe pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo.

La frazrolo de I-verbo «

I-verbo povas roli kiel subjekto, objekto, perverba priskribo au kiel komplemento. I-verbo ankau povas esti rekta (postmetita) priskribo de O-vorto, A-vorto au E-vorto.

Tre ofte I-verbo rolas kiel pri-komplemento, sed tiam oni tamen ne uzas la rolvorteton pri. La frazrolon devas montri la kunteksto. Ankau kiam I-verbo rolas lausence kiel por-komplemento, oni ofte forlasas la rolvorteton por. Legu cetere pri I-verboj kun rolvortetoj.

Iafoje I-verboj estas uzataj kvazau chefverboj.

I-verboj kaj ke-frazoj «

Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne chiuj) I-verboj estas kvazau mallongigitaj ke-frazoj:

  • Mi ghojas vin vidi!H.15Mi ghojas, ke mi vin vidas!

  • Ni intencas nun loghi en Peterburgo.Rz.90Ni intencas nun, ke ni loghu en Peterburgo.

  • Ahhab [...] konvinkis lin iri kontrau Ramoton en Gilead.Kr2.18...konvinkis lin, ke li iru kontrau Ramoton en Gilead.

  • Mi vidis la knabon kuri.Mi vidis, ke la knabo kuras.