PMEG 2023

27.7. I-verboj kaj agaj O-vortoj

I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I-verbo havas chiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la chefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do shanghighi, se oni shanghas I-verbon en agan O-vorton:

  • Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.FE.33Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.

  • Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj.Ili amas turmentadon de bestoj, chu ili mem turmentas, chu iu alia turmentas.

  • Mi promesis amuzighi.Mi promesis, ke ghuste mi amuzighos.

  • Mi promesis amuzighon.Mi promesis, ke okazos amuzigho. Ne gravas, kiu amuzighos.

  • Labori estas lacige. Laborado estas laciga ghuste por tiu, kiu laboras.

  • Labor(ad)o estas laciga. Laborado estas laciga ghenerale, eble ne nur por la laboranto.

Che verboj oni klare distingas inter ekz. komenci kaj komencighi, fini kaj finighi k.t.p. Che la respondaj O-vortoj la simpla formo sen la sufikso IGH povas esti uzata por ambau sencoj. Ekz. komenco estas kutime uzata ankau por la ideo komencigho, kaj fino havas ofte la sencon de finigho k.t.p.:

  • Chiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ghi, de la komenco de la jaro ghis la fino de la jaro.Re.11...de la komencigho de la jaro ghis la finigho de la jaro. (= ...de la tago, en kiu la jaro komencighas, ghis la tago, en kiu la jaro finighas). La vortoj komenco kaj fino estas tre kutimaj, dum komencigho kaj finigho aperas nur malofte. (Zamenhof tamen uzis finigho por la senco de finajho, sed tiu uzo estas nun arhhaika.)

  • En la eksterajho de la infano [...] montrighis ankorau pli grandaj kaj pli profundaj shanghoj, ol en la eksterajho de la patrinoM.127... pli profundaj shanghighoj ...

Che iuj agaj O-vortoj, ekz. nasko, tia uzo tamen povas esti tro malklara. Oni teorie povas uzi nasko ankau kiam la senco estas tiu de naskigho, sed tio povas krei miskomprenon, kaj tial oni ordinare distingas inter nasko = “la ago naski (infanon)” kaj naskigho = “la ago naskighi”.