PMEG 2023

27.3.3. I-verboj kun alia subjekto

Iafoje la senca subjekto de I-verbo ne estas egala al la subjekto de la chefverbo. Tio okazas precipe che agoinfluaj kaj observaj chefverboj:

Agoinfluaj chefverboj «

Che multaj agoinfluaj chefverboj oni povas uzi I-verbon, kiu esprimas la celitan agon. La senca subjekto de tia I-verbo tiam estas la influata persono (tiu, kiu faru la celitan agon).

Plej ofte la I-verbo tiam rolas kiel rekta objekto de la agoinflua verbo, kaj la influata persono estas al-komplemento. Tiel oni uzas ekzemple la verbojn ordoni, doni, (mal)permesi, (mal)ebligi, (mal)konsili kaj (mal)rekomendi:

  • Ili ordonis al mi veni antau la vesperigho.M.8 Senca subjekto de veni estas mi.

  • Ghuste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta aljungi lin al la plugilo [...], farighis nun lia kaptito.FA3.104 La senca subjekto de aljungi estas subkomprenita: La guberniestro ordonis al iu aljungi lin al la plugilo.

  • La regho Ahhashverosh ordonis venigi al li la reghinon Vashti.Es.1 Senca subjekto de venigi estas tiuj, al kiuj la regho ordonis. Ili povas aperi kiel al-komplemento: ...ordonis al la servantoj venigi...

  • Mi ne donos al vi manghi, ghis vi pagos por la antaua.Rz.22

  • Se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin esperantisto.OV.378

  • Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.Jgh.2

  • Chu vi permesas [al mi] demandi pri via estimata nomo?FA3.6

  • Shi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la shoforo trovi la lokon.

  • La kuracisto konsilis al mi iri en shvitbanejon.FE.40

  • Mi malrekomendis al ili iri tien, sed ili tamen iris.

  • Ghi povos proponi formon novan [de vorto], kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova.FAnt.48 La subkomprenata senca subjekto de uzadi estas chi tie indiferenta (la rekomendo estas direktita al chiuj uzantoj de la lingvo). Atentu, ke la vorto kiun estas rekta objekto de uzadi (ne de rekomendos). Legu pli pri tia vortordo en la klarigoj pri antaumetado de KI-vortoj.

Noto: La verbo promesi ne apartenas al tiu chi grupo: Mi promesis al li veni al la festo.Mi promesis al li, ke mi venos al la festo.

Che kelkaj agoinfluaj verboj la influata persono mem ordinare aperas kiel rekta objekto. Tiam la I-verbo anstataue rolas kiel pri-komplemento, sed la rolvorteton pri oni tamen chiam ellasas. Tiel oni uzas interalie la verbojn peti, instrui, konvinki kaj persvadi:

  • Mi petas vin ankau poste prunti al mi.FE.14 Sed oni same bone povas diri: Mi petas al vi ankau poste prunti al mi.

  • Prefere instruu viajn aliajn infanojn naghi!FA2.35 Au: Instruu al viaj aliaj infanoj naghi!

  • Ahhab [...] konvinkis lin iri kontrau Ramoton en Gilead.Kr2.18

  • Shia patro persvadis Elizabeton farighi flegistino, kvankam shi mem preferus esti kuracistino.

Che la agoinfluaj verboj inviti, voki kaj sendi la influata persono estas rekta objekto, dum la I-verbo rolas lausence kiel por-komplemento au al-komplemento:

  • Li invitis siajn parencojn manghi panon.Gn.31...por manghi panon / ...al panomanghado.

  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.PE.294...ne por festeni, sed por treni / ...ne al festeno, sed al trenado.

  • Mi sendos venigi kuracistojn.Rt.124Mi sendos iun por venigi kuracistojn....por ke tiu venigu kuracistojn. Kiam la persono, kiun oni sendas, estas subkomprenata, oni plej ofte uzas I-verbon sen por, sed kiam tiu persono ja estas menciita, oni plej ofte aldonas por: La gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni.M.101...por ke mi lernu.

Iafoje che inviti kaj voki la senca subjekto de la I-verbo tamen ne estas la invitata au vokata persono, sed la subjekto de la chefverbo. En tiaj okazoj oni chiam aldonas por antau la I-verbo: Mi invitis vin, sinjoroj, al mi, por komuniki al vi tre malagrablan novajhon.Rz.5...por ke mi komuniku al vi...

Legu pli pri por kaj aliaj rolvortetoj antau I-verboj.

Che igi, devigi (kaj ankau aliaj similaj IG-verboj) kaj lasi, la influata persono estas rekta objekto, dum la I-verbo estas lausence perverba priskribo de la objekto:

  • La finighado de la tago igis ilin rapidi.M.200...igis ilin rapidantaj. (...kauzis, ke ili rapidis.)

  • Shi devigis shin manghi en la kuirejo.FE.13

  • Shi ekghemis kaj lasis fali la manojn.M.11...lasis, ke la manoj falu.

  • Lasu do lin rakonti!FA1.226

Legu pli pri igi kun I-verbo, kaj pri lasi kun I-verbo.

Observaj k.s. chefverboj«

Kiam la chefverbo estas vidi, audi, senti, imagi au simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto de la chefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:

  • Ho, Marion, ke mi denove audas vin paroli.BV.86 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de audas. Senca subjekto de paroli estas vi.

  • Ghi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam audis alian birdon kanti.FA1.68

  • Mi hodiau matene vidis danci miajn knabinojn.BV.29

  • La patrino vidis sian filon kuri.La patrino vidis, ke shia filo kuras.

  • En batalo oni ghojas, vidante la kontrauulojn fari malprudentajhon.

I-verbo kiel perverba priskribo de la subjekto «

Kiam I-verbo rolas kiel perverba priskribo de la subjekto de la chefverbo, la senca subjekto de la I-verbo preskau chiam estas io alia ol la chefverba subjekto:

  • Shia sola plezuro estis sidi en sia ghardeneto.FA1.90 Subjekto de la tuta frazo estas shia sola plezuro. La I-verba frazeto sidi en sia ghardeneto estas perverba priskribo de la subjekto. La senca subjekto de sidi estas shi.

  • La unua afero, kiun shi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon.M.130

  • La elekto estas por vi venki au morti.

En tiaj okazoj (se la chefverbo estas formo de esti) oni ofte povas anstataue diri, ke la I-verbo estas subjekto, dum tio, kio chi-antaue estas rigardata kiel subjekto, estas perverba priskribo de la subjekto. La efektiva senco de la frazo apenau shanghighas.