PMEG 2023

27.3.2. I-verboj kune kun aliaj verboj

I-verbo povas ankau dependi de aliaj chefverboj ol povi, devi kaj voli. La I-verbo estas tiam objekto, pri-komplemento, por-komplemento (iafoje al-komplemento) au perverba priskribo. Normale ankau tiam la subjekto de la chefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.

I-verbo kiel objekto «

  • En varmega tago mi amas promeni en arbaro.FE.34 ≈ ...amas promenon...

  • Pri tio mi ne bezonas vaste paroli.FK.229 ≈ ...ne bezonas vastan parolon.

  • Shi komencis senti doloron kaj rigidighon.M.28 ≈ Shi komencis sentadon de doloro...

  • Unu promesis al la alia rakonti al shi, kion shi vidis.FA1.83 ≈ ...promesis rakontadon...

  • Kiam malricha virino petos de vi trinki, vi donos ghin al shi ghentile.FE.17 ≈ ...petos de vi trinkadon...

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!M.145 ≈ ...provis kudristinan estadon.

  • “Ho jes”, shi respondis kun gaja rido kaj daurigis kudri diligente.BV.53 ≈ ...daurigis diligentan kudradon.

  • Kiu kuraghas rajdi sur leono?FE.7 La frazparto rajdi sur leono estas chi tie klasata kiel objekto, sed oni ankau povas ghin klasi kiel pri-komplementon (kun subkomprenata pri). En la praktiko kuraghi estas apenau iam ajn uzata kun ordinara O-vorto kiel objekto au pri-komplemento, sed nur kun I-verbo. Oni povas eventuale diri: Tion mi kuraghas. Sed normale oni diras: Tion mi kuraghas fari.

  • Shi etendis ambau manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi shiajn manojn.M.91

  • Ili ankau estis inter la herooj [...] povosciantaj jheti shtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra.Kr1.12

Kvankam chi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas farighi subjekto de pasiva frazo.

I-verbo kiel pri-komplemento «

Kiam I-verbo rolas kiel pri-komplemento oni chiam forlasas la rolvorteton pri:

  • Kaj vi ne hontas fanfaroni per chi tio?Rt.19 ≈ ...hontas pri fanfaronado...

  • Feliche mi sukcesis ekbruligi la fajron.FA3.152 ≈ ...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.

  • Mi ghojas vin vidi.H.15 ≈ ...ghojas pri vidado de vi.

  • Ni ne chesos energie laboradi por nia kara afero.OV.147 ≈ ...chesos pri energia laborado...

  • Chesinte profeti, li venis sur la altajhon.Sm1.10 ≈ Chesinte pri profetado...

I-verbo kiel por-komplemento au al-komplemento «

Kiam I-verbo rolas kiel por-komplemento oni ofte forlasas la rolvorteton por:

  • Nun ili chiuj iris dormi.BV.67...iris por dormi.

  • Mi rapidis veni chi tien.OV.412...rapidis por veni...

Sed tre ofte oni ja uzas por antau I-verbo. Legu pli detale en la klarigoj pri I-verboj kun rolvortetoj.

Iafoje en tiaj frazoj povas esti pli trafe rigardi la I-verbon kiel al-komplementon: Chio prezentis kvazau belegan tapishon, kiu invitis sidi....invitis (onin) al sidado. Sed oni neniam aldonas al antau I-verbo.

I-verbo kiel perverba priskribo «

  • Britain [...] shajnis subite veni al tiu chi sama opinio.BV.30Li shajnis subite venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.

I-verbo kiel perverba priskribo povas ankau havi alian subjekton ol la chefverbo.