 PMEG 2024
PMEG 2024
26. Verboj
Vorto kun iu el la finajhoj AS, IS, OS, U, US au I estas verbo. Verbo montras faradon de ago au estadon en stato.
La diversaj verbfinajhoj prezentas agojn kaj statojn en kvar malsamaj manieroj – en kvar modoj.
- 
		Reala modo – por agoj kaj statoj realaj: 
- Vola modo: U-finajho – por agoj au statoj dezirataj, volataj, ordonataj au celataj 
Nur en la reala modo oni faras distingon inter tri tempoj. La aliaj modoj ne esprimas tempon.
- Verboj kun AS, IS, OS, U au US rolas kiel chefverboj de frazo. 
- Verboj kun I-finajho – I-verboj ne rolas kiel chefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj. 
Legu ankau pri vortfarado per verbaj finajhoj, pri verboj kaj frazroloj, kaj pri kelkaj gravaj verboj.