PMEG 2023

26.2.2. Pasinta tempo – IS-finajho

IS-verboj montras, ke la ago au stato estas reala, sed okazis iam antau la momento de parolado. Normale la ago au stato jam finighis:

  • laboris = la ago “labori” okazis antau nun

  • estis = la stato “esti” okazis pli frue ol nun

  • Mi sidis tiam sur segho. La sidado efektive okazis en tiu pasinta tempo.

  • Mi estis knabo. La knabeco estis reala en la pasinta tempo.

  • Hierau mi renkontis vian filon, kaj li ghentile salutis min.FE.20

  • Tiutempe oni loghis en kavernoj. La ago estis kutima tiutempe, sed jam chesis.

  • Mi loghis chi tie tri jarojn. Mia loghado dauris tri jarojn, sed ne plu dauras.

Kelkaj lingvoj faras distingon inter ago/stato kiu dauris, ago/stato kiu plenumighis, kaj ago/stato kiu okazis pli frue ol io alia. La Esperanta IS-formo estas uzebla egale pri chiaj specoj de pasinteco:

  • Kiam mi estis juna, mi laboris multe. Daura stato.

  • Hodiau mi laboris multe. Finita ago.

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaue diris al mi la veron.FE.24 Diris okazis pli frue ol vidis.

Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn aldonajn vortojn, sed oni ankau povas uzi kunmetitajn verboformojn. Preskau chiam tamen simpla IS-verbo sufichas.

IS por estonta tempo «

Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumighos. Tio estas erara. Oni uzu OS-formon, au, se oni volas esti tre preciza, estos ...inta. Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi *finis* mian taskon. Diru: Mi venos al vi, (post) kiam mi finos mian taskon. Au: Mi venos al vi, kiam mi estos fininta mian taskon.