PMEG 2023

26.2.1. Nun-tempo – AS-finajho

AS-verbo montras, ke la ago au stato estas reala, efektiva, kaj ke ghi komencighis, sed ne finighis. Tio signifas, ke la ago au stato okazas ghuste nun, au ke ghi okazas kutime, au ke la afero validas chiam:

  • laboras = la ago “labori” komencighis sed ankorau ne finighis

  • estas = la stato “esti” komencighis sed ankorau ne finighis

  • Mi sidas sur segho. La sidado estas reala kaj nuna.

  • Mi estas advokato. La profesio estas efektiva kaj nuna.

  • Kvar kaj dek ok faras dudek du.FE.12 Tio validas chiam.

  • Nun mi legas.FE.20 La legado efektive okazas nun.

  • Hodiau mi studas Esperanton. Mi eble ne studas ghuste en la momento de parolado, sed mi komencis la hodiauan studadon kaj ankorau ne finis ghin.

  • En la vintro oni hejtas la fornojn.FE.16 Tio okazas chiuvintre, antaue kaj estonte.

  • Mi loghas chi tie tri jarojn. Mia loghado dauris jam tri jarojn, kaj dauras plu.

  • Mi jene konfirmas vian mendon. La konfirmo okazas en la momento de skribado au eldirado de la frazo.

Oni ankau kelkfoje uzas AS-tempon, kiam oni citas la vortojn de fama persono (eble jam mortinta). Tiel oni sentigas, ke liaj vortoj estas chiam validaj: Platono skribas, ke la plej alta bono estas scio pri la ideoj.

Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakontadon:

  • Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo. Unue la rakontanto uzas IS-verbon por pasinteco, sed poste li shanghas al AS-formo por ke la auskultanto au leganto sentu kvazau li mem cheestas, kaj povas audi la pafon.

Iafoje la verbo devi kun AS-finajho signife similas al estonta tempo.