PMEG 2024
28.4. Kunmetitaj verboformoj
Per la helpverbo esti kaj diversaj participoj, oni povas esprimi tre ekzakte diversajn nuancojn de modo, tempo, dauro, plenumigho k.t.p. Simplaj verboj kun AS, IS, OS, US kaj U estas ghenerale preferindaj, sed en okazoj, kiam oni volas detale prezenti agon, oni povas uzi kunmetitan formon.
Principe oni povas kombini chiujn formojn de esti (esti, estas, estis, estos, estu, estus) kun chiuj ses participoj. Tio donas principe 36 eblajn kunmetitajn verboformojn. Iuj el tiuj formoj estas tamen praktike apenau uzeblaj, char ili esprimas tro strangajn au tro specialajn nuancojn. Aliaj montras nuancojn, kiuj ja estas bezonataj, sed por kiuj ofte ekzistas aliaj pli oportunaj esprimomanieroj.