PMEG 2023

25.3. Apudmeto

Apudmeto estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Ghi montras la saman aferon per aliaj vortoj. Apudmeto iel priskribas la antauan frazparton, sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apudmeton per pauzetoj antaue kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.

Apudmeto ludas la saman frazrolon, kiel la antaua frazparto. Se la antaua frazparto havas la rolfinajhon N, ankau la apudmeto havu tian finajhon:

  • Karlo, nia prezidanto, prezentis Petron, la novan sekretarion. Kaj Karlo kaj nia prezidanto estas subjektoj, ili ech estas la sama persono. Kaj Petro kaj la nova sekretario estas objektoj, char ili estas la sama.

  • Tie mi renkontis Vilchjon, mian edzon.

  • La diablo lin prenu, la sentaugulon!H.150

  • Malsaghulo vi nomu lin, malsaghulo, la maljunan kanajlon!Rz.96

  • Adam ekkonis Evan, sian edzinon.Gn.4

  • La koko, trumpetisto de l’ mateno, per sia lauta, forta, hela vocho el dormo vekas dion de la tago.H.8

  • Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatighas al vi, la gantisto Erik.FA3.76 Kaj metiisto, kaj la gantisto Erik, estas apudmetoj de brava homo.

Rolvortetojn oni normale ne ripetas che apudmeto:

  • Li prelegis pri Hitlero, la fondinto de la naziismo. Oni povus diri: ...pri Hitlero, pri la fondinto...

  • Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neutrala lingvo internacia.OV.364 Oni povus diri ...al sinjoro Schleyer, al la unua kaj plej energia pioniro...

En solena au emocia parolo tia ripeto de rolvorteto estas tamen malpli malofta:

  • Rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona [persono], pri Li, kiun oni mokis kaj alnajlis al la kruco.FA3.71 Chi tie oni ripetas pri antau la du longaj apudmetoj de pri Li. Oni povus forigi la du ripetitajn pri, sed tiam la stilo farighus malpli solena kaj malpli emocia.

Iafoje oni enkondukas apudmeton per nome, tio estas au simila esprimo:

  • Mi renkontis mian malamikon, nome la mortiginton de mia patro.

  • Hodiau mi ricevis duoblan pagon, tio estas cent dolarojn. Mallongigo de: Tio estas: mi ricevis cent dolarojn. Principe tio estas... estas aparta komentofrazo, sed rolas praktike kiel apudmeto.

Kiam apudmeto estas longa listo (kutime post dupunkto), plurfoja ripetado de N-finajho povas shajni peza: Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, chambristinon, infanistinon kaj veturigiston.FE.37 Se oni volas eviti la kvarfojan ripetadon de N-finajho en la apudmeto, oni povas revortumi la frazon tiel, ke la chefvorto ne plu estas rekta objekto, ekz.: Che ni laboras diversaj servantoj: kuiristo, chambristino... Alia solvo estas fari apartan frazon el la apudmeto, ekz.: Ni havas diversajn servantojn. Ili estas kuiristo, chambristino...

Ne konfuzu apudmetojn kun identigaj priskriboj. Identiga priskribo povas aspekti simile al apudmeto, sed identiga priskribo neniam havu N-finajhon au alian rolmontrilon. Komparu la jenajn frazojn:

  • Mi renkontis profesoron, Paulon Jenkins. (= Mi renkontis profesoron. Mi renkontis Paulon Jenkins.) Paulon Jenkins estas apudmeto. Rimarku, ke estas komo antau la apudmeto. En la elparolo oni ordinare faras pauzeton ghuste tie.

  • Mi renkontis profesoron Paulo Jenkins. = (Mi renkontis tiun profesoron, kiu nomighas Paulo Jenkins.) Paulo Jenkins estas identiga priskribo de profesoron. La tuta frazo estas ordinare elparolata kunece, sen pauzeto antau la identiga priskribo.

Ankau ne konfuzu apudmetojn kun la frazrolo alvoko, kiu ne havu rolmontrilon: Sidigu vin [...], sinjoro!FE.39 Vin kaj sinjoro estas la sama persono, sed vin estas objekto, kaj sinjoro estas alvoko.

Legu ankau pri la uzo de si kaj sia en apudmetoj.

Apudmetita chiu(j), ambau au chio «

Chiu(j), ambau kaj chio povas esti klariga apudmeto de O-vorto au persona pronomo. Se la O-vorto au pronomo havas N-finajhon, tiam ankau la apudmeto havu tiun finajhon (krom ambau, kiu neniam povas havi N-finajhon). Chi tiaj apudmetoj ne staras chiam tuj post la unua frazparto, sed ofte iom pli poste en la frazo:

  • Ni chiuj legas.FE.20Ni legas. Chiuj (el ni) legas.

  • Ili chiuj sidas silente kaj skribas.FE.20Ili sidas. Chiuj (el ili) sidas.

  • Ni chiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42Ni kunvenis. Chiuj el ni kunvenis.

  • Shi vidis, kiel la cikonioj forflugis, chiu aparte.FA3.31La cikonioj forflugis. Chiu unuopa cikonio forflugis aparte.

  • La kolonoj havis chiu la alton de dek ok ulnoj.Jr.52 Chiu unuopa kolono estis tiel alta.

  • La shipanoj ektimis kaj komencis voki chiu al sia dio.Jn.1 Chiu el la shipanoj vokis al sia propra dio.

  • Vin chiujn mi kore salutas.Rt.90Mi salutas vin. Mi salutas chiujn (el vi).

  • Miajn sagojn Mi chiujn eluzos kontrau ilin.Re.32Mi eluzos miajn sagojn. Mi eluzos chiujn (el la sagoj).

  • Ili ambau estis bonaj homoj.FA1.64Ili estis bonaj homoj. Ambau (el ili) estis bonaj homoj.

  • Senkulpulon kaj malpiulon Li ambau pereigas.Ij.9Li pereigas senkulpulon kaj malpiulon. Li pereigas ambau (el ili).

  • Tio estas chio tre bona.Tio estas tre bona. Chio (el tio) estas tre bona. Chio povas aperi kiel apudmeto nur de la vorteto tio.

Kunskriboj «

Speciala formo de apudmeto estas kunskribo. En kunskribo pluraj (plej ofte du) samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan. La apartaj vortoj en kunskribo preskau farighas unu kunmetita vorto. Oni ofte elparolas ilin senpauze (kvazau unuvorte), kaj oni kutimas ilin skribi kune, sed kun dividostreko. Tamen ne temas pri veraj kunmetajhoj. Gramatike oni plej ofte traktas tian kunskribon kiel du (iafoje pli ol du) apartajn vortojn:

  • Post longa vico da batalado kaj suferoj la “buboj-fantaziuloj” atingis la celon.FK.154 Ili estis kaj buboj kaj fantaziuloj. La uzo de J-finajho che ambau partoj de la kunskribo montras, ke temas vere pri du apartaj vortoj. Se estus vera kunmetajho, oni skribus bubo(-)fantaziuloj.

  • Pri chiu peco de tiu chi gramatiko-vortaro mi montros, kian formon mi donus al ghi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun.OV.186 La lingvo estas rigardata kiel kunajho de gramatiko kaj vortaro.

  • Pluraj shtatoj-membroj informis pri sia preteco ampleksigi la instruadon de Esperanto....shtatoj, kiuj estas membroj [de UNESKO]... Kaj shtatoj, kaj membroj havas J-finajhon, char ili estas du apartaj vortoj.

  • UNESKO petas tiujn shtatojn-membrojn informadi pri la rezultoj. Ambau vortoj ricevas N-finajhon, char ili estas apartaj vortoj, kaj ambau estas objekto: ...petas tiujn shtatojn... + ...petas tiujn membrojn...

Se oni skribus ekz. shtatoj kaj membroj oni povus eble miskompreni, ke temas pri shtatoj (kiuj eble ne estas membroj) kaj membroj (kiuj eble ne estas shtatoj). Shtataj membroj povus eble miskomprenighi, kiel “membroj, kiuj iel apartenas al shtatoj”. Tia chi precizemo estas karakteriza por administra stilo. Normale tamen sufichas simpla vorto kiel membroshtatoj au la tute bona esprimo membraj shtatoj.

Kunskribado de A-vortoj montras, ke la diversaj A-vortoj kune esprimas ion specialan:

  • La franca flago estas blua-blanka-rugha. Oni povus ankau diri blua, blanka kaj rugha, sed la kunskriba formo montras, ke temas pri unueca difinita kolorkombino.

  • La fotoj ne estis koloraj, sed nigraj-blankaj. Oni povus ankau diri nigraj kaj blankaj, sed nigraj-blankaj pli emfazas la kontraston al koloraj. Temas pri certa speco de foto.

Kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj. Normale oni traktas ilin kiel apartajn vortojn, kaj aldonas laubezone J kaj N che chiu parto. Sed iafoje oni traktas ilin kiel verajn kunmetajhojn, kaj almetas J kaj N nur che la lasta parto: Pliighis la nombro de membro-abonantoj. Li faris fotojn nigra-blankajn. Mi analizos sisteme kaj radikale la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo.OV.186

Kunskribo de E-vortoj kaj vortetoj ofte montras heziton. Oni kunskribas du kontrauajn vortojn por esprimi, ke estas necerte, kiu el ili validas. Normale temas pri fiksitaj esprimoj:

  • Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe.Rz.31...mi provos, chu trafe, chu maltrafe, lau shanco.

  • Vole-ne-vole li devis konsenti.FA2.140Chu vole, chu ne-vole, li devis konsenti.

  • Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian chambreton en la mansardo.M.51Proksimume unu horon poste... Iafoje oni povus same bone diri pli au malpli, sed tio ne havas vere la signifon proksimume.

Iafoje oni kunskribas E-vorton kun A-vorto, kiun ghi rekte priskribas, por iel montri pli kunecan signifon: ore purpura ore-purpura, religio komune homa religio komune-homaOV.320. Sola diferenco inter la disskribitaj formoj kaj la kunskribitaj estas, ke la kunskribitaj iel montras pli specialajn ideojn. Tiaj kunskriboj estas nuntempe maloftaj. Oni prefere evitu ilin.

Komentaj apudmetoj «

Iafoje oni uzas apudmetitajn frazpartojn, kiuj ne montras la saman aferon, sed kiuj aldonas ian informon pri la afero. Plej ofte temas pri loko, kie la afero trovighas, au de kie ghi devenas. Tiaj komentaj apudmetoj neniam havas N-finajhon. Oni povus rigardi tiajn apudmetojn kiel mallongigitajn subfrazojn:

  • Prelegis interalie profesoro Kiselman, Svedujo....Kiselman, kiu venas el Svedujo. Oni ankau povas diri: ...Kiselman el Svedujo.

  • Li naskighis en Varburgo, Vestfalio....Varburgo, kiu trovighas en Vestfalio. Ankau: ...Varburgo en Vestfalio.

  • Ni vizitis Tokion, Japanujo....Tokion, kiu trovighas en Japanujo. Au: ...Tokion en Japanujo.