PMEG 2023

12.1.2. Alvoko

La frazrolo alvoko montras, al kiu au kiuj oni direktas la eldirajhon. Alvoko tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton, sed oni ankau povas uzi titolon au alispecan O-vorton, kiu reprezentas la alvokaton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo au komoj, au aperas skribe ech kiel aparta frazo.

Alvoko estu chiam sen rolmontrilo:

  • Karlo, venis poshto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

  • Elizabeto, chu vi scias, kie la hundo estas?

  • Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiau.

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10 Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.

  • Sinjoroj, vi estas neghentilaj.FE.16

  • Karaj infanoj, estu chiam honestaj!FE.20

  • Estimata prezidanto, mi shatus fari jenan proponon.

  • Patrino, mi pensas, ke mia sano denove rebonighas!FA3.69

  • Sinjorinoj kaj sinjoroj! Che la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon.OV.369

Oni neniam uzu la artikolon la antau alvoko.

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:

  • Infero kaj diablo!Rt.16

  • Dio, savu min!Rt.122

  • Mil diabloj!

Voko al potenco, kiu iel donu forton al la eldiro, povas aperi kun rolvorteto, ekz. per, pro au je. Gramatike tiam ne temas pri la frazrolo alvoko: Pro la chielo, havu kompaton!Rt.57