PMEG 2023

9.1.1. La – bazaj reguloj

La vorteton la oni nomas difina artikolo. Ghi montras, ke oni parolas pri certa afero konata de la alparolato. Tia konateco povas tamen esti tre diversspeca.

Oni ne aldonas finajhojn al la. Ghia formo ne varias, chu la frazparto estas unu-nombra, chu multe-nombra, chu la frazparto havas N-finajhon, chu mankas N-finajho:

  • la domotiu de vi konata domo

  • la bela junulinotiu de vi konata bela junulino

  • la domo kun bela pordotiu de vi konata domo kun bela pordo

  • la junulinojtiuj de vi konataj junulinoj

  • la altaj montojtiuj de vi konataj altaj montoj

  • la domoj kun bela pordotiuj de vi konataj domoj kun bela pordo

  • la rughajn krajonojntiujn de vi konatajn rughajn krajonojn

Oni povas en iaj okazoj uzi la mallongigitan apostrofan formon l’.

La staras antau aliaj priskriboj de la O-vorto. Eventualan rolvorteton oni metas antau la:

  • en la domo

  • che la bela junulino

  • pri la altaj domoj

  • super la domoj kun belaj fenestroj

Ne diru do *en tuta la mondo*, sed en la tuta mondo. Ne diru: *Li ronkis tutan la nokton.* Sed: Li ronkis la tutan nokton.

Tamen en iuj specialaj nomesprimoj, precipe de reghoj kaj aliaj altranguloj, oni tradicie metas la post la O-vorto antau A-vorta priskribo:

  • Karolo la Kvina

  • Luizo la Dek-kvara

  • Vilhelmo la Silentema

  • Timuro la Lama

Oni povas diri, ke en tiaj okazoj temas pri du frazpartoj. La unua estas la propra nomo, kaj la dua estas mallongigita apudmeto: Karolo, la kvina regho kun tiu nomo / Luizo, la dek-kvara regho kun tiu nomo / Vilhelmo, la silentema regho / Timuro, la lama sultano.

En poezio oni ofte uzas la en nenormalaj manieroj. Oni ekz. metas A-vortojn antau la, au uzas la kune kun poseda pronomo. Tia nenormala uzo povas iafoje esti arta, sed oni ne tro malproksimighu de la ordinaraj reguloj.

En la Fundamenta Gramatiko estas skribite, ke personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajhon, povas tute ghin ne uzi. Tiu permeso validas nur por komencantoj.

Malpermesoj de la «

En kelkaj okazoj simplaj reguloj malpermesas la:

  • Ne uzu la che frazparto, kiu havas alian difinilon. Aliaj difiniloj estas la posedaj pronomoj (kiam ili estas uzataj kune kun O-vorto), la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambau, kaj duondifina unu:

    • Mia dorso doloras. Ne: *La mia dorso doloras.*

    • Tiu domo estas granda. Ne: *La tiu domo estas granda.*

    • Chiuj gastoj jam venis. Ne: *Chiuj la gastoj jam venis.*

    • Mi shatas chiajn legomojn. Ne: *Mi shatas la chiajn legomojn.*

    • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Ne: *La kies gasto... la ties festo...*

    • Mi legis ambau librojn. Ne: *Mi legis la ambau librojn.*

  • Ne uzu la che vorto, kiu per si mem estas propra nomo:

    • Pasintjare mi vojaghis al Kanado. Ne diru: *...al la Kanado.*

    • Kie estas Francisko? Ne diru: *Kie estas la Francisko?*

    Sed che ordinaraj vortoj, kiuj farighis propraj nomoj, oni normale ja uzas la.

  • Ne uzu la che la frazrolo alvoko:

    • Kelnero, alportu al mi glason da biero! Ne diru: *La kelnero, ...*

Individuajho au speco «

La uzo de la tre dependas de tio, chu oni parolas pri certa individuajho, au oni parolas ghenerale pri speco.