PMEG 2023

10.1. Normala apostrofado

Apostrofado de O-finajho «

La finajhon O de O-vorto oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstatau O. Tia ellaso de O estas tamen ebla nur kiam ne sekvas iu el la finajhoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazau la O ankorau cheestus. La apostrofo estas kvazau neelparolata vokalo:

  • turmento turment’ (turmént’)

  • vespero vesper’ (vespér’)

  • historio histori’ (historí)

  • metroo metro’ (metró). Komparu kun metro (métro).

  • armeo arme’ (armé). Komparu kun arme (árme).

  • revuo revu’ (revú). Komparu kun revu (révu).

  • chielo chiel’ (chiél’). Komparu kun chiel (chíel).

Oni ne povas apostrofi A-vortojn. Rugh’ egalas chiam al rugho, neniam al rugha. Apostrofo ankau ne povas anstataui verban finajhon au E-finajhon (legu tamen chi-poste pri la esprimo dank’ al). Oni ankau atentu, ke oni ne povas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har’ egalas chiam al haro, neniam al haron, haroj au harojn.

La tabelvortoj je O finighas per “o”, sed tiuj “o”-vokaloj ne estas veraj O-finajhoj, kaj oni ne povas ilin anstatauigi per apostrofoj. Ne estas do ghustaj *ki’*, *ti’*, *i’*, *chi’*, *neni’* anstatau kio, tio, io, chio, nenio. Nur en poezio oni iafoje tamen uzas tiajn nenormalajn formojn.

Apostrofado de la «

La vokalo “a” en la difina artikolo la povas esti ellasita kaj anstatauigita per apostrofo l’. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post rolvortetoj, kiuj finighas per vokalo: de l’, che l’, je l’, tra l’, pri l’, pro l’:

  • Liberigu nin Dio, de l’ sovaghaj Normandoj!FA4.27

Normale oni skribas l’ kiel apartan vorton (kun posta spaceto), sed oni chiam elparolas ghin kune kun la antaua rolvorteto kiel unu vorton, kvazau “del”, “chel” k.t.p.

Iafoje en poezio oni trovas l’ ankau sen tia rolvorteto: L’ espero, l’ obstino kaj la paciencoFK.300 Shi vidis ke l’ sentoj plu restas. Chiuokaze oni uzu la mallongigitan artikolon nur tie, kie ghi estas elparolebla.

Chefe en poezio «

Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.

Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ghoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
Post longa batalo, maldolcha turment’
La stela standardo jam flirtas en vent’.

el La Tagigho de Antoni Grabowski

En ordinara lingvajho apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrofado apenau okazas entute.

Dank’ al «

Apostrofo estas ankau tradicie uzata en la esprimo dank’ al = “pro la (favora) influo de, mal-malgrau”. Dank’ al aperas en chia lingvajho, ankau en parola uzo:

  • Jes, dank’ al Dio, chio estas en bona ordo.Rz.38

  • Dank’ al la lingvo ni tiel altighis super la bestoj.FK.229

  • Dank’ al nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom fortighados.OV.123

  • Dank’ al la grandaj elspezoj [...] la monujo baldau montris al li sian nudan fundon.OV.126 Chi tie dank’ al estas ironia. Temas fakte pri malfavora influo.

Iuj opinias, ke dank’ al estas erara, char la apostrofo ne anstatauas O-finajhon, sed pli vere E-finajhon. Malgrau tiu kritiko dank’ al restas firma kaj utila parto de Esperanto. Oni povas trankvile pluuzi ghin kiel fiksitan esprimon. Sed danke al ja estas tute bona alternativo: danke al Dio, danke al la lingvo. Ankau danke + N-finajho estas ebla: Danke unu eraron en la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis.OV.71

Iuj asertas, ke ja temas pri O-finajho: dank’ aldanko (estu) al (au simile). Tia klarigo funkcias, sed nur lame, en plej multaj frazoj. Tiam oni devas imagi la esprimon kun dank’ al kiel apartan mallongigitan frazon: Danko estu al la lingvo: Ni tiel altighis super la bestoj.

Un’ «

Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apostrofan formon de la nombra vorteto unu:

  • Un’! du! un’! du! – La soldatoj marshis.Unu! du!...

  • Un’, du, tri, kvar”, li kalkulis laute.Unu, du...

Un’ estas oficiale permesata de la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 39), sed un’ povas aperi nur en memstara, kvazau ekkria uzo, kiel en la chi-antauaj ekzemploj. Ghi ne povas aperi en ordinaraj frazoj. Ne diru ekz.: *Mi havas nur un’ amikon.* Ghusta estas nur: Mi havas nur unu amikon.