PMEG 2023

23.1.1. Nombraj vortetoj – formoj

Ekzistas dek tri nombraj vortetoj:

nul 0 dek 10
unu 1 cent 100
du 2 mil 1000
tri 3
kvar 4
kvin 5
ses 6
sep 7
ok 8
nau 9

Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj. Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj:

Post dek

11 dek unu 16 dek ses
12 dek du 17 dek sep
13 dek tri 18 dek ok
14 dek kvar 19 dek nau
15 dek kvin

Dekoj

10 dek 60 sesdek
20 dudek 70 sepdek
30 tridek 80 okdek
40 kvardek 90 naudek
50 kvindek

Centoj

100 cent 600 sescent
200 ducent 700 sepcent
300 tricent 800 okcent
400 kvarcent 900 naucent
500 kvincent

Miloj

1000 mil 10 000 dek mil
2000 du mil 11 000 dek unu mil
3000 tri mil 12 000 dek du mil
4000 kvar mil 13 000 dek tri mil
5000 kvin mil 20 000 dudek mil
6000 ses mil 30 000 tridek mil
7000 sep mil 42 000 kvardek du mil
8000 ok mil 999 000 naucent naudek nau mil
9000 nau mil

Pliaj kombinoj

21 dudek unu 432 kvarcent tridek du
22 dudek du 1001 mil unu
23 dudek tri 1011 mil dek unu
24 dudek kvar 1111 mil cent dek unu
31 tridek unu 1234 mil ducent tridek kvar
32 tridek du 2678 du mil sescent sepdek ok
33 tridek tri 7777 sep mil sepcent sepdek sep
101 cent unu 88 888 okdek ok mil okcent okdek ok
110 cent dek 999 999 naucent naudek nau mil naucent naudek nau
111 cent dek unu

Noto: Oni ne diras *unudek* au *unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.

Noto: La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom ghena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado sis° anstatau ses. Aliaj uzas samcele sepen anstatau sep. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo au simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankorau malmultaj konas sis° kaj sepen.

Kunskribado kaj disskribado «

Dekoj kaj centoj kunmetighas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Chio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankau miloj.

Noto: Multaj pensas, ke la regulo estas: “Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn.” La Fundamenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ekzemplojn.

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaulasta vokalo: dúdek, trídek, dúcent, trícent. Chio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dék dú, dék trí, cént dú, cént trí, cént dék dú, dú míl, trí míl, dú míl dék dú.

Tiu chi simpla regulo, kiu trovighas en la Fundamento, estas ofte miskomprenata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu*, *dektri*, *centdu*, *centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil*, *trimil*, *dekdumil*, *dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek du mil. Ankau estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, char tio, kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent-tridek-du*, sed cent tridek du, char neniu elparolas *cent-tridék-du*.

Noto: Ech che Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.

La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antau mil povas stari chio ajn de du ghis naucent naudek nau, do ankau plurvortajhoj. Antau dek kaj cent povas aperi nur du ghis nau. Se oni kunskribus ankau milojn, oni devus skribi ekz. *tricenttridektrimil* (333 000), kio estus tre maloportuna. La ghusta skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni preskau chiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.

En la elparolado preskau chiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute ghuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.

Se el tiaj chi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetajhojn, ekz. O-finajhajn nombrovortojn au A-finajhajn nombrovortojn, oni tamen povas au devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.

Nul «

Nul origine estis O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas ghin ankau kiel nombran vorteton sen finajho, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (au nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas ech oficialigita (Aktoj de la Akademio II, p. 13).

Un’ «

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un’ anstatau unu.