PMEG 2022
23.4. A-vortaj nombrovortoj
Nombraj vortetoj kun A-finajho «
Se oni aldonas la finajhon A al nombra vorteto, oni kreas A-vorton, kiu montras pozicion en vicordo. Ordinara A-vorto povas havi diversajn signifojn lau la kunteksto, sed nombra vorteto kun A-finajho chiam montras vicordon:
unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antau si)
dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antau si)
tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antau si)
kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antau si)
deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta nau antau si)
Vicordaj nombrovortoj ricevas J-finajhon kaj N-finajhon same kiel ordinaraj A-vortoj:
La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ghi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.FE.12
Se oni aldonas A-finajhon al plurvorta nombro, oni povas kunmeti la tuton en unu vorton, sed oni ankau povas lasi la apartajn vortojn. Chiuokaze oni metas A-finajhon nur laste. Se oni kunmetas, oni povas skribi dividostrekojn por klareco. Tiam oni metu la strekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plurvorta nombro:
Hodiau estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12 = ...dudek-sepa... (au ...dudeksepa...)
Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12 = ...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua. Anstatau dudek-duan oni povas skribi ankau dudekduan, sed anstatau mil-sepcent-tridek-dua oni ne skribu *milsepcenttridekdua*, char tio estas tro malklara.
Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.FE.12 = ...dek unua... dek dua.
La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.FE.12 = ...kvindek unua...
Tio okazis en la kvindekaj jaroj. = ...iam en la jaroj de 1950 ghis 1959 inkluzive.
Shi estas la dua plej bona en nia klaso, kaj mi estas la tria. Nur unu estas pli bona ol ni.
Iuj opinias, ke kunmetado estas deviga, kiam oni aldonas A-finajhon, sed la Fundamento uzas ambau skribmanierojn. Kunmetado kun dividostrekoj povas esti pli klara (eble ankau pli logika), sed la elekto estas libera.
Kun O-finajho, kaj kun la sufiksoj OBL, ON kaj OP oni chiam devas kunskribi chi tiajn nombrojn.
Kiam oni uzas vicordan esprimon apud nombra vorteto, oni metu la vicordan esprimon unue por klareco:
Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. Se oni dirus la dek unuaj tagoj estus risko, ke oni komprenus dek kiel parton de la vicorda esprimo, do kiel la dek-unuaj tagoj.
ON-vortoj kun A-finajho «
ON-vortoj kun A-finajho estas ordinaraj A-vortoj.
duona = havanta nur duonon de sia plena grandeco
triona = havanta nur trionon de sia plena grandeco
centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco
Ghi estas longa je duona metro. Ghia longo estas 50 centimetroj.
Kvaronan horon li restis. Li restis dek kvin minutojn.
Grandegaj nombroj kun A-finajho «
Ankau nombrovortoj kiel miliono, miliardo, biliono k.t.p. povas ricevi A-finajhon. Tiaj A-vortoj povas havi diversajn signifojn lau la kunteksto:
Chiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando.OV.369 = ...lando kun multaj milionoj da loghantoj.
Por duonmiliona armeo oni bezonas almenau cent kvindek regimentojn. = Por armeo kun duona miliono da soldatoj...
Pro la rapida inflacio aperis centbilionaj monbiletoj. = ...monbiletoj kun la valoro cent bilionoj.
Nia miliona kliento ricevos specialan donacon. Vicorda signifo.
Nula «
Nulo origine estis ordinara O-vorto. Tial nula estas ordinara A-vorto, kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj lau la kunteksto. Plej ofte la signifo estas “neekzistanta”, “senvalora” au “nevalida”:
Bruo potenca, nula esenco.PE.548
La rezulto estis nula.
Tio okazis je la nula horo kaj tridek minutoj. Vicorda signifo.
Miksitaj nombroj kun A-finajho «
Ankau vicordaj A-vortoj el miksitaj nombroj estas eblaj: nia du-milion-unua kliento, sed kredeble oni prefere uzu esprimojn kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.