PMEG 2023

23.5. E-vortaj nombrovortoj

Nombraj vortetoj kun E-finajho havas la samajn vicordajn signifojn kaj la samajn skriboregulojn kiel la respondaj A-formoj:

  • unue = en la unua pozicio

  • due = en la dua pozicio

  • dek-due, dek due = en la 12-a pozicio

  • naucent-naudek-naue = en la 999-a pozicio

  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankau poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.FE.14

  • Kiu venis unue, muelas pli frue.PE.882

Aliaj nombrovortoj kun E-finajho «

Se oni uzas E-finajhon che nombrovorto, kiu baze estas O-vorto, oni ricevas ordinaran E-vorton, kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj lau la kunteksto. En la praktiko preskau nur ON-vortoj estas uzataj tiamaniere:

  • Ghi estas trione el plasto, trione el ligno, kaj trione el metalo.

  • Tiu monto estas ech ne centone tiel alta kiel Chomolungmo.La alteco de tiu monto estas ech ne unu centono de la alteco de Chomolungmo (= Everesto).

  • Iele, iome, duone malbone.PE.560