PMEG 2024
13.2. Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finajhoj
Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finajhoj, sed la signifoj ne estas samaj:
La ordinara O-finajho kaj la tabelvorta O-parto estas preskau samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la finajhon J.
La ordinara finajho U estas verba finajho por la vola modo, dum la tabela U-parto montras individuojn – du komplete senrilataj signifoj.
La ordinara finajho A estas ghenerala priskriba finajho. Ghi ofte montras ecojn kaj specojn, sed ghi ankau povas montri apartenon, rilaton, individuecon k.s. La tabela A-parto montras nur ecojn kaj specojn.
La ordinara finajho E povas montri manieron, tempon, lokon, mezuron, okazon kaj ankorau aliajn signifojn. La tabela E-parto montras chiam nur lokon.
Normale oni do ne povas uzi la tabelajn antaupartojn kaj postpartojn kune kun ordinaraj elementoj de la lingvo, char la signifoj konfuzighus. Principe la tabelvortoj estas nekunmetitaj, nedisigeblaj, kvankam ili shajnas kunmetitaj.
Ekzistas tamen manpleno da tradiciaj vortoj, kiuj miksas tabelvortajn partojn kun ordinaraj sufiksoj. Oni forigis la O-parton au la A-parton de tabelvorto kaj aldonis sufikson: neniajho, nenieco, neniigi, neniighi kaj tiajho. Ili ne kreas konfuzon, kaj estas tial ne-dangheraj.