PMEG 2024
8.1. Bazaj reguloj por nombro
Che O-vortoj kaj A-vortoj, kaj che tabelvortoj je U kaj A, oni devas fari distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro. Unu-nombro signifas, ke temas pri unu afero. Multe-nombro signifas, ke estas pli ol unu afero.
Gramatikan multe-nombron oni montras per la finajho J. Manko de J-finajho montras unu-nombron:
Unu-nombro | Multe-nombro |
---|---|
(unu) tago | (pluraj) tagoj |
(unu) granda domo | (tri) grandaj domoj |
ilia granda domo | iliaj grandaj domoj |
alia homo | aliaj homoj |
la unua tago | la unuaj tagoj |
iu | iuj |
tiu homo | tiuj homoj |
tia speco | tiaj specoj |
La kato estas nigra. | La katoj estas nigraj. |
Ghi estas granda, sed bela. | Ili estas grandaj, sed belaj. |
Vi estas bela. | Vi estas belaj. |
Chiu miris pri tio. | Chiuj miris pri tio. |
Kia estis la respondo? | Kiaj estis la respondoj? |
Eventuala N-finajho staras post J: tagojn, grandajn, aliajn, nigrajn, iliajn, tiujn, neniajn.
Legu pli detale pri uzado de unu-nombro kaj multe-nombro.
Iaspecan multe-nombrecon esprimas ankau la sufikso AR.