PMEG 2024
13.3. Chu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?
Multfoje oni proponis aldoni al la tabelvortoj la antauparton *ALI-* kreante la novan serion *aliu*°, *alio*°, *alia*°, *alies*, *alie*°, *aliam*°, *alial*°, *aliel*, *aliom*°. Iuj ech praktikas tion uzante precipe la vortojn *aliel* kaj *alies*.
En oficiala Esperanto ALI tamen estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per la ordinaraj finajhoj:
alia = ne la sama, diferenca
alio = io alia
alie = en alia okazo, en alia maniero
alii = esti alia, diferenci (malofte uzata)
Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus gravajn problemojn kaj drastajn lingvoshanghojn. Multaj “alielistoj” konscias, ke alie shanghus sian signifon al “en alia loko”, sed la sekvoj estus multe pli grandaj ol tio.
Alia en normala Esperanto signifas “de alia speco” au “kun alia identeco”. La nova tabelvorto *alia* signifus nur “de alia speco”. Konsekvencaj alielistoj do ne plu diru: La alia chambro estas pli granda. Sed: *La aliu chambro estas pli granda.* Ili ankau devus diri: *Ili amas unu la aliun.* En normala Esperanto aliu estas apenau uzata, sed signifas principe “estu ali(ec)a”, char ghi simple estas la U-modo de la chi-antaue menciita verbo alii.
Noto: Oni povas tamen dubi, chu estus logike uzi la antau *aliu*, char antau veraj tabelvortoj je U oni ne povas uzi la. Estas malfacile diri, chu *aliu* signifus “la alia” au simple “alia”. Sed tio ja ne gravas, char la tabelvorto *aliu* chiuokaze ne estas ghusta Esperanta vorto.
Oni ofte faras kunmetajhojn kiel: de alia speco → alispeca; kun alia formo → aliforma; en alia signifo → alisignife. Alielistoj tamen devus diri: *aliuspeca*, aliaforma, *aliusignife*, char oni ne povas forigi la postpartojn de tabelvortoj. Komparu kun: de tiu speco → tiuspeca (ne: *tispeca*); kun tia formo → tiaforma (ne: *tiforma*); en tiu signifo → tiusignife (ne: *tisignife*). Oni povas renkonti la formon *interaliel* anstatau la regula kaj normala interalie (= inter aliaj aferoj). *Interaliel* estas tute mallogika. Alielistoj devus logike uzi ion similan al *interaliue* (= *inter aliuj aferoj*).
La ordinara alie plej ofte signifas “en alia okazo”: Mi ja bezonas manghi. Alie mi povas tute maldikighi.Rz.25 Ghi ankau povas signifi “en alia maniero”: Mi ankau iros en la palacon, char mi ne povas agi alie!FA1.71 La proponita tabelvorto *aliel* povas tamen signifi nur “en alia maniero” (kaj eble “en alia grado”). Tamen multaj alielistoj uzas *aliel* ankau por “en alia okazo”. Logike ili devus tiam uzi *aliuokaze* au *aliam*: Mi ja bezonas manghi. *Aliam* mi povas tute maldikighi. La vorto *aliel* estas do ne nur reformo, sed ech mallogike uzata reformo.
El la novaj tabelvortoj povus esti iom utila nur *alies*, per kiu estus eble simpligi iujn specojn de frazoj: Li ne uzis mian chambron, sed tiun de alia persono. → *Li ne uzis mian chambron, sed alies.* Por chiuj aliaj novaj tabelvortoj Esperanto jam havas tute bonajn esprimilojn, kaj ech por *alies* ekzistas tute uzinda alternativo, kiu ne postulas reformadon de la baza lingva sistemo, nome aliula (kaj eble ankau aliies = ali-ies). La eventualaj avantaghoj de la nova tabelserio estas do tre malgrandaj, des pli se oni komparas kun la grandegaj problemoj kaj miskomprenoj, kiujn kauzus tia reformo.
Tiuj chi reformproponoj tute ne venas de ia reala bezono, sed de la hazarda fakto, ke la radiko ALI finighas per “i”. Se la vortoj estus ekz. *altra*, *altre*, *altro* k.t.p., tiam vershajne venus al neniu en la kapon, ke oni bezonas tabelvortojn por tio. Oni povas kompari kun la radiko SAM, kiu estas la malo de ALI. SAM ne finighas per “i”. Sekve neniu proponis diri: *samel*, *samam*, *sames* k.t.p., kvankam la bezono de tiaj vortoj devus esti same granda, kiel la bezono de *aliel*, *aliam*, *alies* k.t.p.
Ankorau neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca maniero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de *aliel* kaj *alies*, kaj okaze de *aliu*. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan dialekton. Kiam ili diras ekz. alie au alia, oni ne povas scii, chu kompreni lau la Fundamenta lingvo, au lau la nova dialekto. Feliche tamen plej multaj ankorau uzas la lingvon regule kaj logike.
Iafoje oni renkontas la argumenton, ke tute ne temas pri plena tabelvortigo de ALI, sed nur pri unu au du tiaj vortoj, ekz. nur *alies* au nur *aliel* au simile. Lau tiu rezonado alie, alia kaj aliu retenu sian normalan signifon, kaj chio devus esti en ordo. Sed ne multe gravas, kion la uzantoj de tiaj novaj vortoj intencas. Gravas, ke la nura uzo de ekz. *aliel* au *alies* automate supozigas la ekziston de la plena familio de tabelaj ALI-vortoj. Komencanto, kiu renkontas la vorton *aliel*, lernante, ke ghi signifas “en alia maniero”, pro tio tute logike konkludas, ke alie devas signifi “en alia loko”, kaj sekve mislernas Esperanton.
La shajne senkulpaj vortetoj *aliel* kaj *alies* kunportas tiom da shanghoj kaj malstabiligoj, ke oni devas rigore deadmoni de ilia uzo, kaj de chiaj provoj vastigi la tabelon. Uzu la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu aliajn aferojn per ordinaraj radikoj lau la reguloj de la Fundamenta Esperanto. De tiuj, kiuj volas krei novajn tabelvortojn, oni devas postuli, ke ili almenau trapensu, kiajn sekvojn havus la reformo, antau ol ekuzi la novajn vortojn.
Evitenda reformo | Oficiala Esperanto |
---|---|
*aliu* | alia, aliulo |
*alia* | alia, alispeca, alieca |
*alies* | de alia (persono), aliula |
*alie* | aliloke |
*alien* | aliloken |
*aliam* | alifoje, aliokaze |
*alial* | alikauze |
*aliel* | alimaniere, alie |
*aliom* | alikvante |
Aliula signifas “rilata al aliulo (= alia persono)”, kio lau la kunteksto povas esti ekz. “posedata de au apartenanta al alia persono”. Aliulo kaj aliula ne estas tre kutimaj vortoj, sed plene regulaj: Agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi.OV.342 Uzo de aliula anstatau *alies* forigas la solan okazon, en kiu tabela ALI-vorto povus esti iom utila. Krome aliula povas porti J-finajhon kaj N-finajhon, kaj estas do ofte pli klara ol *alies*. La ekzemplo kun *alies* farighas tiam: Li ne uzis mian chambron, sed aliulan.
Oni ofte proponas la “kompromisajn” formojn aliio, aliiu, aliies, aliia, aliie, aliiel k.t.p. (kunmetajhoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja estas regulaj, kaj ne malmultaj uzas tiujn formojn, sed bedaurinde ne estas facile audi la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia, k.t.p.