PMEG 2024

5.2. Uzo de A-vortoj

A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antau la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankau post ghi. Ech povas esti A-vortoj samtempe antau kaj post la sama O-vorto:

  • granda domo

  • domo granda

  • la tago longa

  • la longa tago

  • fama franca verkisto

  • fama verkisto franca

A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita.

A-vorto povas ankau priskribi ion pere de verbo:

  • La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.

  • Tiuj chi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.

  • Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.

A-vortoj estas uzataj ankau por priskribi pronomojn kaj aliajn O-vortecajn vortetojn, ordinare pere de verbo:

  • Mi estas felicha.

  • Tiu estas mia.

  • Tio estas bona.

  • Ili farighis koleraj.

  • Ambau shajnis dormantaj.

  • Estu singarda(j)!Vi estu singarda(j). Che U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se ghi estas la pronomo vi.

Krome A-vortoj estas uzataj, kiam priskriba verbo kiel esti havas I-finajhon, kaj la priskribata senca subjekto de la I-verbo estas nur subkomprenata. Plej ofte la senca subjekto estas ghenerala nepreciza oni:

  • Por esti felicha, oni devas esti antau chio kontenta je sia sortoDL.30Por ke oni estu felicha ...

  • Tion chi mi nomas esti honesta.Rt.26... ke oni estas honesta.

  • Plej bone estas traduki ilin [du grekajn vortojn] per du vortoj (esti pia, esti felicha).LR.4B Tiuj estas la bazaj formoj, el kiuj oni povas fari ekz. li estas pia, ili estos felichaj k.s.

  • Ho, kreski, kreski, farighi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!FA2.43... ke oni kresku, ke oni farighu granda kaj maljuna ...

Iafoje nepriskriba I-verbo povas aperi kun A-vorta priskribo de subkomprenata senca subjekto: Promeni nuda tra la stratoj estas tre embarase.Ke oni promenas tra la stratoj, kiam oni estas nuda, estas tre embarase.

O-vorteca uzo de A-vortoj «

Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto, oni iafoje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazau mem transprenas la rolon de chefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio estas ebla, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto facilighas, se antau la A-vorto aperas la au alia difinilo:

  • La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.FA2.24

  • Mi legas al vi nur la plej delikatan [parton].Rt.6

  • Mi ne donos al vi manghi, ghis vi pagos por la antaua [mangho].Rz.22

  • Vi ne estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiau matene.BV.28

  • Mi devis oferi la agrablan [aferon, eblon] pro la utila [afero, eblo].OV.266

  • Chiuj homoj certigis, ke ili ghin legis kaj komprenis, char alie oni ja rigardus ilin kiel malsaghajn [homojn].FA2.29

  • Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [vojo].FE.33

  • Ni ambau volas la saman [aferon]. Se la tute ghenerala ideo afero estas subkomprenata post la sama, oni povas anstataue diri la samo: Ni ambau volas la samon. / Shi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, [...] kaj denove, kaj denove, kaj ankorau unu fojon denove la samon!Gm.67

En esprimoj de horo kaj dato oni preskau chiam forlasas la O-vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj ekrolas O-vortece:

  • Hodiau estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Georgo Vashington estis naskita la dudek duan [tagon] de Februaro.FE.12

  • Estas la dek-unua [horo] kaj duono.

  • Tio okazis en Julio [de la] mil naucent tridek oka [jaro]. Che jaresprimo oni nuntempe preferas forlasi ankau la A-finajhon: Tio okazis en Julio mil naucent tridek ok.

En lingvonomoj kiel la angla lingvo kaj la nederlanda lingvo (lingvoj nomataj lau popolo au lando/regiono), oni plej ofte forlasas la vorton lingvo, uzante la A-vorton O-vortece: Shi parolas la anglan kaj la nederlandan.

Che posedaj pronomoj oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto permesas:

  • Via pano estas malpli fresha, ol mia [pano].FE.10

  • Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj [homoj] chion.M.36

  • Vi ankau min redonu al la miaj [homoj].IT.7

Pri la uzo au neuzo de la antau posedaj pronomoj (kun au sen posta O-vorto) legu pli detale en la klarigoj pri posedaj pronomoj kiel difiniloj.

Alia «

La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkomprenatan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj enshovo de O-vorto estas iafoje tute superflua:

  • Mi ne volas tiun chi supon, donu al mi alian [supon].Rz.27

  • Shi estas jam edzino de alia [viro]!H.15

  • Alian [homon] ne mallaudu, vin mem ne aplaudu.PE.781

  • El shiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj [infanoj] estas malbonaj.FE.12

  • Laboru en konsento kaj helpu unu [persono] al la alia [persono].OV.141 Legu pli pri la esprimo unu ... (la) alia.

Alia plej ofte esprimas individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la tabelvortoj je U. Tial iuj ech proponis shanghi la A-vorton alia en tabelvorton, kio estas tamen evitenda reformprovo.

La kvantaj A-vortoj multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece uzataj.