PMEG 2023

23.8. Horoj

Por montri horon oni sekvu iun el la chi-postaj modeloj. La vortojn horo kaj minutoj oni tre ofte nur subkomprenas:

Cifere Elparole
3:15 (au 15:15) Estas la tria (horo) (kaj) dek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) post la tria (horo).
9:45 (au 21:45) Estas la naua (horo) (kaj) kvardek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) antau la deka (horo).

Por plia klareco oni povas aldoni la esprimojn en la antautagmezo au antautagmeze (mallongigo: atm.), kaj en la posttagmezo au posttagmeze (mallongigo: ptm.). Sed oni ankau povas uzi la 24-horan sistemon:

  • Estis la dek-kvina (kaj) dek kvin. / Estis dek kvin post la dek-kvina.

  • Estis la dudek-unua (kaj) kvardek kvin. / Estis dek kvin antau la dudek-dua.

Se oni skribas horon cifere ene de plena frazo, oni ordinare ne skribas la vorton la antau la horo. En la elparolata formo la chiuokaze devas aperi: Estas nun 4:10 posttagmeze.Estas nun la kvara horo kaj dek posttagmeze. / Estas nun dek minutoj post la kvara ptm.

Anstatau 15 minutoj oni povas uzi kvarono, kvaronhoro au kvarona horo. Anstatau 30 minutoj oni ofte uzas duono, duonhoro au duona horo.

Noto: Anstatau 20 minutoj oni tamen ne uzas trionhoro au simile, kvankam tio estus tute logika.

Ne uzu de anstatau post au antau en horesprimoj. Ne diru *duono de la naua*. Diru duono antau la naua au duono post la naua depende de la celata signifo.

Demandoj pri horo «

Horojn oni montras per vicordaj nombrovortoj kun A-finajho: tria, naua, dek-dua k.t.p. Por demandi pri horo oni do uzas la demandvorton kiom + A-finajho kioma.

  • kiom? tri, nau, dek du, dudek unu...

  • kioma? tria, naua, dek-dua, dudek-unua...

  • Kioma horo estas, gardisto?FA1.127

  • Kioma horo estis, kiam vi alvenis?

Noto: Ankau ekzistas la slanga esprimo kiomas? = “kioma horo estas?” Oni ne uzu ghin en serioza kunteksto.

Rolmontriloj de horo «

Por montri, kiam io okazas, oni devas uzi rolmontrilon, normale je, antau, post, ghis au chirkau:

  • Je (la) kioma horo okazis tio?

  • Tio okazis je la tria kaj kvardek.

  • Shi venos je la sepa kaj duono.

  • Ni devas manghi antau la oka.

  • Post la dek-unua horo chio devas esti preta.

  • Strangaj aferoj komencas okazi chirkau la dek-dua horo.

  • Ghis la dua horo kaj kvarono vi estos liberaj.

Kiam temas pri horoj, oni ne uzu la rolmontrilon N, char oni riskas konfuzi horon kun dato, kiu ankau estas montrata per vicordaj nombrovortoj: je la tria = “je la tria horo”, la trian = “en la tria tago de la monato”.