PMEG 2023

23.7. Matematikaj esprimoj

Formulo Elparolo
2 + 2 = 4 Du kaj du faras kvar. / Du plus du estas kvar.
10 − 3 = 7 Dek minus tri faras sep.
22 × 6 = 132 Dudek du multiplikite per ses faras cent tridek du. / Dudekduoble ses estas cent tridek du. / Dudek du oble ses egalas al cent tridek du.
7:2 = 3,5 Sep dividite per du faras tri komo kvin.
46,987 kvardek ses komo nau ok sep (ne *...komo naucent okdek sep*)
10² = 100 La dua potenco de dek estas cent. / Dek kvadrate estas cent.
5³ = 125 La tria potenco de kvin estas cent dudek kvin. / Kvin kube estas cent dudek kvin.
4 = 2 La kvadrata (au dua) radiko de/el kvar estas du.
27 = 3 La tria (au kuba) radiko de/el dudek sep estas tri.
  • Kvin kaj sep faras dek du.FE.12

  • Dek kaj dek faras dudek.FE.12

  • Kvar kaj dek ok faras dudek du.FE.12

  • Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.FE.12

  • Kvinoble sep estas tridek kvin.FE.14

Egal(ec)o-signon (=) oni povas elparoli kiel faras au estas au egalas (al), pli-malpli lauplache: du kaj du faras kvar, dek minus tri estas sep, du oble du egalas (al) kvar. Faras estas uzata en la Fundamento, sed estas au egalas (al) estas hodiau pli oftaj.

En Esperanto oni ordinare uzas decimalan komon, ne decimalan punkton: 12,34 = dek du komo tri kvar.

Legu pli pri la vortetoj plus kaj minus.

Faka lingvajho «

La chi-antauaj manieroj elparoli matematikajn esprimojn estas uzataj en ordinara lingvajho. Matematikistoj povas bezoni pli mallongajn esprimojn. Diversaj uzoj kaj proponoj ekzistas, sed la speciala faka matematika lingvajho ankorau ne estas unueca.

Diversaj mezuroj «

Formulo Elparolo
9403,5 km nau mil kvarcent tri komo kvin kilometroj / nau mil kvarcent tri kaj duona kilometroj
8,6 kg ok komo ses kilogramoj / ok kilogramoj (kaj) sescent gramoj
+37,7° (plus) tridek sep komo sep gradoj / tridek sep komo sep gradoj super nulo
49,75 USD kvardek nau komo sep kvin (Usonaj) dolaroj / kvardek nau (Usonaj) dolaroj (kaj) sepdek kvin cendoj
210 × 297 mm
(formato A4)
ducent dek (milimetroj) oble ducent naudek sep milimetroj

Vortojn por subunuoj kiel gramoj kaj cendoj oni povas iafoje subkompreni en tiaj chi esprimoj: tri kilogramoj (kaj) sepcent, kvar dolaroj (kaj) sepdek kvin. Sed oni atentu, ke ne estighu dubo, pri kia subunuo temas.

Frakcistreko «

Frakcistreko (la simbolo /) estas elparolata per du vortetoj. La unua estas po, kaj la dua povas preskau chiam esti por, sed ankau ekz. en, sur, je kaj per estas uzeblaj, lau la kunteksto. Rimarku, ke po staras antau la tuta esprimo:

Formulo Elparolo
20$/kg po dudek dolaroj por kilogramo
120 km/h po cent dudek kilometroj en/por horo
2 MN/m² po du meganeutonoj sur/por kvadratmetro

Ofte oni ankau povas uzi po kune kun E-komplemento: po 120 kilometroj hore.

Iafoje oni povas forlasi po en tiaj chi esprimoj, eventuale aldonante chiu, ekz.: cent dudek kilometroj por/en (chiu) horo, dudek dolaroj por (chiu) kilogramo, du meganeutonoj por/sur (chiu) kvadratmetro.

Kelkaj deziras unuecan manieron elparoli frakcistrekojn. Oni volas uzi nur unu vorteton, kiu trovighu en la loko de por, en kaj sur en la chi-antauaj ekzemploj. Lau la Zamenhofa uzado por havas tian gheneralan signifon: Vi povas lasi che vi por la vendado [...] po 20 kop. [= kopekoj] por ekzemplero.OV.552 Sed por povus iafoje esti miskomprenata. Do ne ekzistas vorto, kiun oni povus absolute chiam uzi. Iuj volas tiel uzi po, sed la signifo de po ne permesas tion. Kaj Zamenhof, kaj la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 56) atentigis, ke tia uzado de po estas erara. Zamenhof skribis: Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” au “30 mejlojn po horo”, sed oni devas diri “po 80 centimoj por (chiu) funto”, “po 30 mejloj en horo”.LR.137