PMEG 2023

23.9. Datoj

Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj de/en la jaro estas tre ofte nur subkomprenataj:

  • Estis la tria (tago) de Decembro (de/en la jaro) mil naucent naudek unu.

  • Hodiau estas la dua (tago) de Majo (de/en la jaro) du mil kvin.

  • Morgau estos la dudek kvina (tago) de Julio (de/en la jaro) du mil dek.

Por jaroj oni ankau povas uzi vicordajn nombrovortojn: Estis la lasta de Januaro (en/de la jaro) 1887-a (mil-okcent-okdek-sepa). Tia uzo estas nuntempe sufiche malofta, sed ghi estis pli ofta en la fruaj jaroj de Esperanto, kaj iuj esperantistoj ghin preferas ankorau hodiau. En la praktiko oni skribas jarojn preskau chiam cifere: (la jaro) 1975, (la jaro) 2000 k.t.p. Tion faris ankau Zamenhof. Tian ciferan jaroskribon oni povas tamen rigardi kiel skriban simpligon de A-finajha nombrovorto. Tiam oni legas (la jaro) 1975 kiel (la jaro) mil-naucent-sepdek-kvina. Povas esti, ke Zamenhof siatempe plej ofte uzis tian A-finajhan elparolon, sed ni scias, ke li uzis ankau la simplan elparolon sen A-finajho.

Inter la tago kaj la monato oni chiam uzu de, char la vicorda nombrovorto ne rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua de Majola unua tago de Majo, la dek-tria de Decembrola dek-tria tago de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj Maj-monatoj. Kiam oni skribe uzas ciferojn por la tago, oni ordinare skribas la A-finajhon: 1-a de Majo, sed iafoje oni uzas simpligitan skribon: 1 (de) Majo. Tion oni tamen devas elparoli kiel la unua (tago) de Majo.

Rolmontriloj de dato «

Por montri la daton, kiam io okazis, okazas au okazos, oni uzu taugan rolmontrilon. Ofte oni uzas la finajhon N:

  • Ili venos la sepan (tagon) de Marto.Ili venos en la sepa (tago) de Marto.

  • La unuan de Majo ili komencis sian vojaghon.FA3.127En la unua (tago) de Majo...

  • Mi laboris tie ghis la unua de Augusto mil naucent sesdek.

  • Antau la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron.

  • Post la dek kvina de Marto shi loghos che mi.

Skribo de dato «

Kiam oni skribas daton, ekz. che la komenco de letero, oni skribas kutime jene:

  • merkredon la 26-an de Novembro 1997

  • vendredon la 9-an de Marto 2001

Rimarku la N-finajhojn che la semajntago kaj la monatotago.

Oni povas ankau mallongigi tian datoskribon, ekz.: 26 Nov. 1997, 9 Mar. 2001. Oni prefere ne uzu ciferojn por monato, char mallongigoj kiel 9.3.01 ne estas same komprenataj en chiuj landoj. Chu temas pri la 9-a de Marto au pri la 3-a de Septembro? Principe estas rekomendinde uzi la internacian normon ISO-8601, ekz. 1997-11-26 (= la 26-a de Novembro 1997), 2021-09-03 (= la 3-a de Septembro 2021), sed en la praktiko ankau tia skribado povas esti miskomprenata, char ne chiuj bone konas tiun normon.