PMEG 2024

24.2. Kvantaj A-vortoj

Kvantaj A-vortoj ofte kondutas kiel normalaj A-vortoj:

  • Multaj birdoj flugas en la autuno en pli varmajn landojn.FE.32

  • La ellernado kostis multan kaj grandan laboradon.FK.245

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32

  • Shi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj trovighas pro tio en kelka embaraso.M.77

  • Vi faris bedaurinde plurajn erarojn.

O-vorteca uzo «

La A-vortoj multaj, malmultaj, kelkaj kaj pluraj estas tre ofte uzataj kvazau ili estus O-vortoj, O-vortece. Oni povas diri, ke O-vorto estas subkomprenata post la A-vorto. Kutime temas pri personoj, sed ne chiam. La kunteksto decidas:

  • Multaj [legantoj] kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn.DL.6

  • Tro malmultaj [homoj/auskultantoj] venis al la prelego.

  • Kelkaj [personoj] el ni tranoktis en la amasloghejo.

  • Pluraj [homoj/auskultantoj/rigardantoj ...] ne povis reteni sin, sed kuris sur la scenejon.

  • Ili jam detruis tre multajn [ilojn/objektojn ...].

  • Kelkaj [fruktoj/pomoj ...] estas preskau tute maturaj.

Kiel oni vidas, la subkomprenataj O-vortoj estas ofte tre gheneralaj. Ofte oni ne povas diri, kiu O-vorto estas subkomprenata, se oni ne konas la kuntekston. Iafoje preskau ne estas eble enmeti O-vorton. Tiam la A-vorto plene alprenis O-vortan rolon. Tion oni povus nomi pronomeca uzo:

  • Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori.OV.59 Multaj egalas principe al multaj amikoj, sed, se oni enmetas la vorton amikoj, la frazo farighas stranga.

Legu ankau pri la diferenco inter multe (da) kaj multaj, kelke (da) kaj kelkaj.