PMEG 2023

5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj

Vorton kun la finajho A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s. A-vortoj estas uzataj por priskribi. La A-finajho aldonas la gheneralan ideon “karakterizata de tio, kion esprimas la radiko”:

  • longa = havanta multe da longo

  • rugha = havanta rughon kiel econ

  • bona = karakterizata de bono

  • inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento

  • homa = rilata al homoj

  • malaperinta = tia, ke ghi jam malaperis

La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto.

Ankau posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas A-vortoj. En ili la A-finajho havas specialan signifon.

Post A-finajho povas sekvi J-finajho por multe-nombro, kaj N-finajho por frazrolo. Oni ankau povas meti ambau, sed chiam J antau N:

longalongajlonganlongajn
rugharughajrughanrughajn
miamiajmianmiajn
sesasesajsesansesajn

Legu ankau pri A-vortaj frazpartoj.