PMEG 2024
12.1.3. Perverba priskribo
Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton au la objekton pere de la chefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:
Shi estis terure malbela.FA1.5 Terure malbela estas priskribo de shi. La priskribo estas perata de la verbo estis.
La juna vidvino farighis denove fianchino.FE.33 Fianchino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo farighis.
La ghojo kaj surprizo faris lin muta!FA3.90 Muta priskribas lin pere de la verbo faris.
Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho.FE.35 Tolajho estas perverba priskribo de la objektoj (chemizojn, kolumojn ...). La priskribon peras la verbo nomas.
Legu detale pri perverba priskribo.