PMEG

25.2. Identiga priskribo

O-vorta frazparto povas havi rektan priskribon, kiu montras la identecon de la afero, normale per ghia propra nomo. Tia identiga priskribo staras chiam post sia chefvorto, kaj ne havu N-finajhon au rolvorteton:

  • Tio estis en la monato Majo.FA3.18 La monato nomighas “Majo”. Majo estas identiga priskribo de la vorto monato.

  • Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto.OV.238 Esperanto estas la propra nomo de la lingvo. Kvankam lingvon havas N-finajhon, la identiga priskribo ne havu tiun finajhon.

  • Ghis morgau li devis ellerni parkere chiujn urbojn en la provinco Zelando.FA2.130

  • La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon.FA1.214

  • Ni vizitis la urbon Parizo.

  • La chefurbo de Britujo estas Londono, sed ankau en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono.

  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj au objektoj konataj.FE.27

  • Tiu programero okazos en salono Zamenhof. La salono estas nomata “Zamenhof”.

Identigaj priskriboj ofte aperas post titoloj kaj similaj esprimoj:

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn.FE.18

  • En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris.FA1.218

  • Karlo vidis tie profesoron Paulo Jenkins.

  • domo numero naudek-sepRz.95 Chi tie naudek-sep estas identiga priskribo de numero, kaj numero similas al titolo. Sed krome la tuta esprimo numero naudek-sep siavice estas identiga priskribo de la vorto domo.

Oni povas ofte enmeti kiu nomighas antau identiga priskribo: lingvon, kiu nomighas Esperanto; provinco, kiu nomighas Zelando; urbon, kiu nomighas Parizo; profesoron, kiu nomighas Paulo Jenkins; urbojn, kiuj nomighas Londono.

Malnova uzo «

Zamenhof iafoje tamen uzis N-finajhon che identigaj priskriboj, char liatempe la reguloj ankorau ne estis klaraj: Vi vidis iam la knabon Karolon.Rt.91 Li atingis la charmegan urbon Nurenbergon.FA3.62 Se oni nun dirus ekz. la knabon Karolon, oni komprenus, ke la knabo nomighas ghuste “Karolon”, ne “Karolo”.

De «

Ne uzu la rolvorteton de antau identiga priskribo: *la urbo de Nov-Jorko*, *la shtato de Kalifornio*, *la popola respubliko de Chinio*. De en tiaj esprimoj povas nur montri apartenon: la urbo, kiu apartenas al Nov-Jorko, la shtato, kiu apartenas al Kalifornio.

De povas tamen esti tute ghusta en iaj esprimoj, kiuj similas al identigaj priskriboj, sed kiuj vere montras apartenon:

  • La rivero Misisipo enfluas en la golfon de Meksiko. La golfo ne nomighas “Meksiko”, sed ghi trovighas apud la lando Meksiko.

  • Anglujo estas unu parto de la Unuighinta Reghlando de Britujo kaj Norda Irlando. La reghlando ne nomighas “Britujo kaj Norda Irlando”, sed konsistas el la du partoj Britujo kaj Norda Irlando.

En iaj okazoj identiga priskribo kaj apartena de-priskribo povas tamen praktike egalighi:

  • Oni eldiras la nomon de Molière.FA3.55...la nomon, kiu apartenis al Molière ≈ ...la nomon Molière.

  • La titolon de honora prezidanto de via grupo mi danke akceptas.OV.573La titolon, kiu apartenas al honora prezidanto... ≈ La titolon “honora prezidanto”...

A-vorto «

Ankau A-vorto povas montri identecon, nomon. Tiaj A-vortoj kondutas kiel ordinaraj A-vortaj priskriboj kaj devas ricevi N-finajhon, se la chefvorto havas N: Mi neniam vidis la Atlantikan Oceanon.Mi neniam vidis la oceanon Atlantiko.