PMEG 2023

26.1. Neutrala modo – I-finajho

Verboj kun la finajho I nur nomas agon au staton. Ili ne montras, chu temas pri realajho, volo au imago. Ili ankau ne montras tempon. I-verboj estas ofte similaj al agaj O-vortoj:

  • labori = la ideo de farado de laboro

  • esti = la ideo de estado

  • Mi volas labori.Mi volas, ke mi laboru.

  • Estas tede labori.Laborado estas teda.

I-verboj ne rolas kiel chefverboj, sed estas uzataj en multaj aliaj manieroj. Legu detale pri la uzado de I-verboj.