PMEG

28.2. Participoj kiel E-vortoj

Kromaj agoj «

Participo kun E-finajho montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo. Anstatau diri du frazojn, unu por chiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu:

  • Li legis sian libron kaj manghis samtempe pomon. Manghante pomon li legis sian libron. La manghado dauris samtempe kun la legado.

  • Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. Farinte sian taskon li iris hejmen. La farado de la tasko finighis antau ol li iris hejmen.

  • Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn. La leterskribado estis planata, sed antau ol ghi komencighis, okazis la kolektado.

  • Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. Ili laboris rigardate de la mastro. La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.

  • Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. Li venis al mi tute ne atendite.FE.22 La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.

  • Oni preskau kaptis lin, sed li forkuris. Kaptote, li forkuris. Kiam la forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.

Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas malsimplan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.

Subjekto de E-participo «

En tiaj frazoj la E-vorta participo devas lausence esti priskribo de la subjekto de la chefverbo:

  • Farinte la taskon li iris hejmen. Li faris la taskon.

  • Ili laboris rigardate. Ili estis rigardataj.

Ne diru do: *Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon.* La subjekto de la chefverbo venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo estis promenanta sur la strato, kio vershajne ne estas la dezirata signifo. Necesas diri: Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon. Au: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.

E-participo ankau ne povas havi propran subjekton. Ne eblas diri ekz.: *La infanoj veninte hejmen, li povis trankvilighi.* Tiaj frazoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto oni devas diri ekz.: Kiam la infanoj estis venintaj hejmen, li... Kiam la infanoj (jam) venis hejmen, li... Vidinte, ke la infanoj venis hejmen, li...

Rilate al subfrazoj, I-verboj au sensubjekte «

Participo havu E-finajhon ankau kiam ghi estas perverba priskribo de subfrazo au de I-verbo, kaj kiam ghi estas perverba priskribo en sensubjekta frazo:

  • Estis antaudirite, ke shi edzinighos kun tute simpla soldato.FA1.8 La ke-frazo estas subjekto. Antaudirite estas perverba priskribo de la ke-frazo.

  • Estas malpermesate fumi chi tie. Subjekto estas fumi. Malpermesate priskribas la subjekton.

  • Estis shajne baldau pluvonte, kiam mi foriris. Pluvonte estas perverba priskribo en sensubjekta frazo. Ghi iel priskribas la tutan situacion.

  • Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venghite sepoble.Gn.4 Venghite estas perverba priskribo en sensubjekta pasiva frazo.

Legu pli pri pasivaj frazoj kun E-finajha participo.