PMEG 2024
6.2. Uzo de E-vortoj
E-vortoj kiel komplementoj «
E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:
La policano kuras rapide.Rz.16 Rapide estas komplemento de kuras, kaj montras la manieron de kurado.
Shi sidas hejme.Rn.17 Hejme estas komplemento de sidas, kaj montras la lokon de la sidado.
E-vorta komplemento povas ankau rilati al tuta frazo:
Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ghi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla. Oni povas la samon esprimi per pli kompleta frazo: Estas kompreneble, ke mi iros. En la Fundamento aperas la jena meza formo kun ke, sed sen estas: Kompreneble, ke mi lin amas.FE.41
Milde dirite, tio estas iom ghena. = Estas milde dirite, ke tio estas iom ghena.
Kiam E-vorto tiamaniere rilatas al frazo kiel tuto, estas konsilinde apartigi ghin per komo (kiel en la chi-antaua ekzemplo kun milde dirite), kaj per eta pauzo en la elparolo. Sed kiam temas pri tre kutima esprimo (kiel en la chi-antaua ekzemplo kun kompreneble), oni ofte skribas sen komo kaj elparolas sen pauzeto. Sufiche ofte tia aparta priskribo ech aperas ene de tiu frazo, kiun ghi priskribas: Mi kompreneble iros. Tio estas, milde dirite, iom ghena. Komparu kun la uzo de komentofrazoj.
E-vortoj kiel priskriboj «
E-vorto povas ankau roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, au de E-vorteca vorteto:
Ghi estas sufiche granda. Sufiche estas rekta priskribo de granda.
Li manghas terure multe. Terure estas rekta priskribo de multe.
Ili revenos treege baldau. Treege estas rekta priskribo de baldau.
E-vorto povas ankau esti perverba priskribo de I-verbo au de subfrazo au de la tuta situacio (en sensubjekta frazo):
Kritiki estas facile.PE.252 Facile perverbe priskribas kritiki.
Estas bele ripozi de siaj faroj!FA3.10 Bele estas perverba priskribo de ripozi (de siaj faroj).
Estas bone, ke vi venas!FA3.61 Bone perverbe priskribas la ke-frazon.
Estas mallume.Rz.33 Mallume estas perverba priskribo en sensubjekta frazo.
A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, chu oni uzu A-vorton au E-vorton.
E-vortoj kiel nuanciloj «
Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci ghian rolon en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn ghi normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:
Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.FA3.19 La objekto nenion validas senrezerve, senescepte.
Li estis tute en malespero.FA1.122 Ne restis ech iomete da espero.
Li manghas multajn diversajn aferojn, sed chefe legomojn. La plej gravaj el liaj manghajhoj estas legomoj.
La najbaroj disighis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolche.FA3.58 Ankau aliaj ploris maldolche, sed la infanoj tion faris pli multe.
Ghuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj.FA2.132 La loka esprimo validas tute precize kaj ekzakte. Ne uzu jhus anstatau ghuste en chi tiaj frazoj.
Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, char alie Vi atingos ghuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi!L2.6 Vi atingos la malon en absoluta senco, ne nur proksimume.
La numero videble estis ghuste tiu, kiun shi havis en sia memoro.M.18 Ne nur proksimume tiu numero, sed tute ekzakte.
Lia tago de naskigho ghuste nun estis festata.FA1.87 Ne iom antaue au poste, sed vere en tiu momento mem.
La tuta ghojo de la tero flugis for, kaj restis sole ghemo!Rt.75 = ... restis nenio alia ol ghemo. ... restis nur ghemo. Chi tia sole estas egala al nur, sed nur iafoje havas alian signifon.
Li eljhetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poshojn kaj la tornistron sole per arghento.FA1.7 Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje povas estighi konfuzo inter tiu chi nuanca signifo de sole kaj ghia ordinara signifo “sen akompano”. Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por “sen akompano”: Ili iris sole tien. = Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien. = Ili iris tien sen akompano.
E-vortecaj vortetoj kiel ankau, ech, almenau, ja kaj nur ofte havas tian nuancan rolon.
O-vortecaj E-vortoj «
Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazau ili estus O-vortoj: Sur la arbo sin trovis multe (au multo) da birdoj.FE.32