PMEG

14.2.6. Jhus

Jhus = “antau tre mallonga tempo, antau momento”:

  • Jhus finighis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam [...] aperis publike la lingvo.OV.406Antau tre mallonga tempo finighis...

  • En la “Germana Esperantisto” mi legis, ke vi jhus festis la 70-an datrevenon de via naskigho.OV.567

  • Li jhus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis chirkaue, por rigardi la komedion.FA1.66Li antau tre mallonga tempo starigis...

  • Shi meditas pri la jhus auditaj vortoj.M.43

  • Shi alportis al li kruchon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskau kiel mara akvo kvankam ghi jhus estis alportita el puto.FA1.119

  • La fruktoj por nia matenmangho jhus estas deshiritaj de tiuj chi arboj.BV.17

  • De jhus mi estas membro de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda).Mi jhus farighis membro de SAT (kaj ankorau estas membro). Praktike oni tre malofte uzas de jhus.

Jhus chiam montras tempon pli fruan, pasintan, antauan. Jhus do chiam aperu kun IS-verbo, INT-participo au IT-participo, eventuale kun US-verbo au U-verbo (kiuj estas sentempaj).

Kelkaj uzas jhus en la signifo “precize en la nuna momento, precize en tiu momento”. Tio estas eraro. Jhus chiam almontras la pasintecon, momenton antauan. Ne eblas diri: *Li jhus venas.* Necesas diri: Li ghuste nun (precize nun, ekzakte nun...) venas. Iuj uzas jhus en la signifo “precize, ghuste” ech kiam tute ne temas pri tempo. Ankau tio estas eraro. Jhus chiam estas tempa vorteto. Ne eblas diri: *Mi havas jhus tiom da mono, kiom mi bezonas.* Necesas diri: Mi havas precize (ghuste, ekzakte...) tiom da mono... Ne diru: *Li loghas jhus apud la stacidomo.* Sed: Li loghas tuj/ghuste apud la stacidomo. Ech che Zamenhof oni trovas eraran uzon de jhus: *Kial ni devas jhus nun paroli pri li.*BV.10...ghuste nun... La frazo estas en tre frua traduko el la Germana, kie la sama vorto signifas kaj jhus kaj ghuste.

Vidu ankau baldau, kaj tuj.

Vortfarado «

  • Jhusa = “jhus okazinta”: La jhusa okazajho tre shokis min.