PMEG 2023

14.2.5. Jam

Jam signifas, ke antaue okazis ia shangho, ekz. ekesto de nova ago au stato, cheso de ago au stato, atingo de certa kvanto au longo, kaj simile. Ofte jam estas la malo de ankorau. Iafoje io alia en la frazo montras shanghon, kaj jam nur emfazas tion. Alifoje jam estas la sola, kiu montras, ke okazis shangho:

  • Mi jam havas mian chapelon; nun serchu vi vian.FE.18 Antaue mi ne havis mian chapelon, sed tio shanghighis.

  • Chiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco.OV.376 Antaue ni ne estis plene trankvilaj.

  • Tio chi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.FE.38 Antaue okazis shangho de simpla pluvo en pluvegon.

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ghi estis jam nur varma, post du horoj ghi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ghi estis jam tute malvarma.FE.38 Post unu horo la shangho de “varmega” al “varma” estis kompleta. Post tri horoj la shangho al “tute malvarma” estis kompleta.

  • Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.FE.25

Iafoje jam akcentas, ke pasinta ago estas efektive pasinta:

  • Se li jam venis, petu lin al mi.FE.26

  • Chu vi jam trovis vian horloghon?FE.20

  • Komencas jam vesperighi.M.8

Iafoje jam montras, ke io estas pli frua ol oni atendas, volas, kredas, scias au simile:

  • Mi jam antau unu horo volis paroli kun Vi.BV.68 Vere tiel frue.

  • Vi estas ankorau malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros.M.40

Che daurolongo au ripeto jam emfazas, ke pasis plene tiom da tempo au ripetoj:

  • Nun jam du jarojn dauras la malsato en la lando.Gn.45 Du plenaj jaroj pasis.

  • Mi jam tridek jarojn estas tombisto.H.149 Pasis plene tridek plenaj jaroj, kaj mi ankorau estas tombisto.

  • Mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskau jam kvin jarojn.M.100 Kvin jaroj (preskau) plene pasis.

  • Mi ripetis tion chi al vi jam centfoje! Okazis efektive cent ripetoj.

Iafoje jam servas por fari distingon inter du IS-verboj au du OS-verboj, kiuj ne montras la saman tempon. Jam montras la pli fruan tempon. Ofte jam estas helpata de la vorto antaue. Alia maniero fari tian distingon estas uzi kunmetitan verboformon:

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaue diris al mi la veron (au li estis dirinta al mi la veron).FE.24

  • Kiam vi venos al mi, li jam antaue diros al mi la veron (au li estos dirinta al mi la veron; au antau ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).FE.24

Che OS-verboj jam povas emfazi, ke la estonta ago estas sufiche proksima, au ke oni vidas shancojn, ke la ago okazos, iafoje kun nuanco de espero au kuraghigo:

  • La mondo dormas obstine, sed jam levighos baldau la suno.FK.300 Antaue restis longe ghis la sunlevigho, sed nun ghi baldau okazos.

  • Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidighos.FA2.94 Mi havas esperojn, ke ili solidighos.

Jam ne, ne jam «

Kune kun nea verbo jam emfazas, ke okazinta ago chesis antau la priparolata momento. Jam nene plu:

  • La infano jam ne ploras.FE.6 Ghi chesis plori antau nun.

  • La blanka papero jam ne kushas sur la tablo.FE.10 Ghi tie kushis antaue, sed ne plu.

  • Ech se ni volus nun halti, ni jam ne povus.OV.376 La povo chesis antau nun.

  • Shi jam plu ne kuris.M.212 Shi antaue chesis kuri.

  • En la domo estas jam nenio por manghi.M.19 Antaue ja estis io por manghi en la domo.

Kune kun nea OS-verbo jam emfazas, ke atendata au dezirata ago ne okazos:

  • Kiam mi finos mian laboron, mi serchos mian horloghon, sed mi timas, ke mi ghin jam ne trovos.FE.20 La ebloj trovi estas for.

  • La tempo pasinta jam neniam revenos.FE.22

La esprimo ne jam, en kiu jam estas neata, povas esti sencohava nur se la neo koncernas ankau la chefverbon (au alian agan vorton, al kiu rilatas jam). La signifo de ne jam + verbo principe egalas al la signifo de ankorau ne + verbo: Ili ne jam alvenis.Ne estas tiel, ke ili jam alvenis.Ili ankorau ne alvenis. Tio estas principe logika, sed praktike iom malfacile travidebla. Zamenhof tial prave konsilis, ke oni evitu ne jam uzante anstataue ankorau ne, kaj plej multaj sekvas tiun konsilon.

Jam por suficheco «

Iafoje jam rilatas al certa frazparto montrante, ke la afero sufichas, ke oni ne bezonas serchi alian por ke la frazo estu vera:

  • Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton.Rt.73 La politiko sufichas. Ne necesas serchi ion alian, kio ilin devigus.

  • Jam de vidpunkto pure historia kaj socia ghi [= la Biblio] devas havi grandan intereson por chiu homo.OV.51 La vidpunktoj historia kaj socia devas sufichi por veki intereson.

  • En chiu konko kushas brilantaj perloj, el kiuj chiu sola jam estus efektiva beligajho en la krono de reghino.FA1.81 Chiu sola sufichas. Ne estas necese preni plurajn. Unu sola sufichas.

  • Unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero, prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto.OV.144 Liaj antauaj agoj sufichas por ke oni povu diri, ke li multe faris. Konsideri la novan agon ne estas necese.

Kiel oni povas vidi en la ekzemploj, suficheca jam povas lokighi jen antau, jen post la koncernata afero. Por maksimuma klareco shajnas bone loki ghin antaue.

Vortfarado «

  • jama = “jam ekzistanta, jam farita, jam aginta” k.s.: Ni volas utiligi niajn jamajn spertojn....tiujn spertojn, kiujn ni jam havas.