PMEG 2023

14.2.4. Hodiau, hierau, morgau

  • Hodiau = “en la nuna tago”.

  • Hierau = “en la tago antau la nuna tago”.

  • Morgau = “en la tago post la nuna tago”.

Iafoje oni konsideras, ke nova tago komencighas je noktomezo, je la nula horo, alifoje oni konsideras, ke tago komencighas che la vekigho post nokta dormo. Ambau rigardmanieroj estas eblaj, sed che interparolo dumnokta povas ja iafoje okazi konfuzo.

  • – Kiun daton ni havas hodiau? – Hodiau estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Li estas hodiau en kolera humoro.FE.31

  • Hodiau estas sabato, kaj morgau estos dimancho.FE.20

  • Hierau mi renkontis vian filon, kaj li ghentile salutis min.FE.20

  • Hierau li diris al mi la veron.FE.24

  • Morgau mi veturos Parizon.FE.28

  • Neniu scias, kio morgau lin trafos.PE.220

  • Faru hodiau, kion vi povas, – morgau vi eble okazon ne trovos.PE.942

Verboformoj «

Kun hierau oni normale uzas IS-verbon, INT-participon au IT-participon, char temas ja pri pasinteco. Kun morgau oni normale uzas OS-verbon, ONT-participon au OT-participon. Sed iafoje, kiam temas pri chiama valida afero, oni uzas AS-formon kun morgau: Beleco hodiau estas, morgau ne restas.PE.1068

Kun hodiau oni plej ofte uzas AS-verbon, sed kiam temas pri antaua au posta parto de la nuna tago, oni uzas IS au OS:

  • Miaj fratoj havis hodiau gastojn.FE.18 Antaue hodiau estis che ili gastoj, sed la gastoj jam foriris.

  • La doktoredzino A. vizitis hodiau la gedoktorojn P.FE.36

  • Mi restos hodiau dome.FE.28 En la posta parto de la nuna tago mi restos dome (= hejme).

Kun chiuj tri vortoj ankau povas aperi U-formo au US-formo, char tiuj finajhoj estas sentempaj.

Absoluta signifo «

Hodiau, hierau kaj morgau normale rilatas al la absoluta nuno, al la tempo, kiam oni diras la tutan frazon. Por montri similajn rilatojn al pasinta au estonta tago oni normale uzas tiun tagon, la antauan tagon, la postan tagon au simile:

  • Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.M.111

  • Lunde li venis viziti min, sed jam la postan tagon [= marde] li foriris.

  • En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro.M.115

  • La sekvantan tagon post sia transloghigho en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.M.18 Oni povas en chi tiaj frazoj heziti, chu devus esti sekvanta, sekvinta au ech sekvonta. Zamenhof uzadis sekvanta. Oni povas ankau diri simple sekva, kio forigas la problemon.

Iafoje en rakontoj oni tamen uzas hodiau, hierau kaj morgau rilate al la rakonta “nuno”:

  • Tiu chi malgranda cifero de hodiau estis granda en komparo kun la cifero de hierau, kiu prezentis nulon.M.110...de la antaua tago... ...de tiu chi tago...

  • Morgau li estis forveturonta sur belega shipo al malproksimaj landoj.FA3.108La postan tagon li estis...

  • Ghis morgau li devis ellerni parkere chiujn urbojn en la provinco Zelando.FA2.130Ghis la posta tago li devis...

Legu ankau pri nun por pasinteco, pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo kaj pri uzo de AS-verboj por la tempo de la rakonto.

La malofta vorto chi-tage (= en tiu chi tago) normale egalas al “hodiau”, sed estas malpli ligita al la absoluta nuno. Ghi povas emfaze montri tiun tagon, kiun la rakontado atingis: La antaua tago estis dimancho, kaj tiutage (en tiu tago) li estis libera, sed nun farighis lundo, kaj chi-tage (en tiu chi tago) li devis eklabori.

Kunmetajhoj kiel pasinttage kaj sekvonttage havas tre vastan signifon: pasinttage = “en la pasinta tago, en unu el la pasintaj tagoj, en iu pasinta tago, en iuj pasintaj tagoj”.

Figura uzo «

Iafoje hodiau, hierau kaj morgau estas figure uzataj pri tempoj estanta, (proksime) pasinta, kaj (proksime) venonta:

  • Kio hierau shajnis sovagha, tio morgau aperas kiel io tute natura kaj bela.OV.404Kio antau nelonge shajnis sovagha, tio post nelonge aperas... (Aperas havas AS-finajhon, char temas pri chiam valida principo.)

  • Hodiau forto, morgau morto.PE.220

  • Hodiau komputiloj estas uzataj preskau chie.En la nuna tempo... Nuntempe...

Ankau nun povas esti tiel uzata.

Kun rolvorteto «

Oni povas aldoni tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon de hodiau, hierau au morgau:

  • Ghi komencas sian ekzistadon nur de hodiau.OV.111

  • De hierau shi nenion manghis.Rn.44

  • Mi havas depost hierau alian laboristinon.M.183 AS-formo, char la havado ankorau dauras. (Prefere oni ne skribu depost, sed de post.)

  • Ne prokrastu ghis morgau, kion vi povas fari hodiau.PE.942

O-vorteca uzo «

Hodiau, hierau kaj morgau estas iafoje O-vortece uzataj:

  • Shi estis soleca kiel hierau, malricha kiel hierau, sed inter la hierau kaj hodiau staris tiu prova mateno.M.38...inter la antaua tago kaj la nuna tago...

  • Chiu morgau havas sian zorgon.PE.638Chiu morgauo...

  • Morgau estas la amata tago de mallaboruloj.PE.941La posta tago estas...

Vortfarado «

  • Antauhierau, postmorgau = “du tagojn antau au post la nuna tago”: Hierau estis mardo, antauhierau estis lundo. Hierau estis vendredo, kaj postmorgau estos lundo.FE.20 Se tiu chi formo montrighos erara, ni morgau ghin shanghos, kaj en okazo de bezono ni ghin post-morgau ankorau unu fojon shanghos.FK.267 Estas eblaj ankau antauantauhierau (tri tagojn antau la nuna) kaj postpostmorgau (tri tagojn post la nuna), k.t.p.

    Noto: Estus penseble uzi la prefikson PRA en tiaj vortoj: praantauhierauantauantauhierau, prapraantauhierau = “kvar tagojn antau la nuna”, prapostmorgaupostpostmorgau, praprapostmorgau = “kvar tagojn post la nuna”.

  • Hodiauo, hierauo, morgauo = “nuna, antaununa au postnuna tago”: Ne pensu pri la hierauo. Vivu en la hodiauo. / Kiam li vekighis, li rememoris la belan hierauon. / La morgauo neniam venos, char kiam ghi venos, ghi jam estos hodiauo.

  • Hodiaua, hieraua, morgaua = 1. “apartenanta al la hodiauo/hierauo/morgauo”: Chu tio estas la hodiaua vespera gazeto?FA1.119 Lia hieraua parolo estis tre bela.FE.40 2. “kiu estas mem la hodiauo/hierauo/morgauo”: Por chiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaua tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14

Hierauo, hieraua, morgauo kaj morgaua estas uzeblaj ankau pri la antaua/posta tago sen rilato al la absoluta nuno: Li memoris la hierauon....la antauan tagon. Shi timis pri la morgauo....pri la posta tago. Ili legis la hierauan gazeton. Eble ech hodiauo kaj hodiaua iafoje povus esti simile uzataj.