PMEG 2024
33.8.2. Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo
Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, ghi ofte povas resti senshanghe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial iafoje shanghighi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiau, hierau, antauhierau, morgau kaj postmorgau. Frazoj, en kiuj oni devas shanghi tian tempovorton, estas tamen sufiche maloftaj:
-
Pasintan lundon li diris: “Mi ne laboros hodiau!”
Pasintan lundon li diris, ke li ne laboros tiun tagon. Se oni konservus hodiau en la subfrazo, temus pri tiu tago, en kiu estis dirita la tuta frazo.
-
Morgau li vershajne diros: “Mi estis malsana hierau!”
Morgau li vershajne diros, ke li estis malsana hodiau. Se oni uzus hierau en la nerekta parolo, temus pri la tago antau ol estis dirita la tuta frazo. Li efektive parolos pri la hodiaua tago, kaj oni do shanghu al hodiau.
-
Antau unu semajno li demandis al mi: “Chu vi venos al mi morgau?”
Antau unu semajno li demandis al mi, chu mi venos al li la postan tagon.
-
Antauhierau li demandis: “Chu vi venos morgau?”
Antauhierau li demandis, chu mi venos la postan tagon. Teorie oni povus diri: *Antauhierau li demandis, chu mi venos hierau.* Temas ja pri tiu tago, kiu estis antau la nuna, do pri hierau, sed la kontrasto inter OS-verbo kaj hierau estas tro stranga.
-
Postmorgau li diros: “Mi faris tion hierau!”
Postmorgau li diros, ke li faris tion la antauan tagon. Teorie oni povus diri: *Postmorgau li diros, ke li faris tion morgau.* Sed la kontrasto inter IS-verbo kaj morgau estas tro nekutima.
Iafoje en rakontoj oni tamen konservas hodiau, hierau kaj morgau senshanghe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgau [= la postan tagon] li komencos sian someran vojaghon.FA1.133 Chi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenau povus estighi konfuzo kun la vera morgauo.
Formoj kiel hierauo, hieraua tago, morgauo, morgaua tago estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.
La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco shanghi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne estas bezonata: Hierau li diris: “Mi volas fari tion nun kaj ne poste!” → Hierau li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus shanghi al tiam, tiumomente au eble tuj, sed ankau nun taugas. En rakontoj nun estas sufiche ofte uzata pri pasinta tempo.
Loka esprimo en citata frazo devas iafoje shanghighi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia shangho povas esti natura, sed ne nepra:
-
Karlo kaj Eva estas en Parizo. Karlo parolas pri Pekino, kaj diras al Eva: Mi iros tien.
Eva poste estas kun Petro en Pekino, kaj rerakontas al Petro: Karlo diris, ke li iros chi tien. (Au eble pli bone: ... ke li venos chi tien.)
-
Petro kaj Eva estas en Tokio, kaj Petro diras al shi: Mi iam estis en Berlino.
Eva kaj Karlo poste estas en Berlino, kaj shi rerakontas al li: Petro diris, ke li iam estis chi tie. Au: Petro diris, ke li iam estis en Berlino.