PMEG 2023

33.8.3. Pronomoj en nerekta parolo

En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas shanghighi, se la parolanto au la alparolato shanghighis:

  • Karlo diras: Mi estas tre felicha.

  • Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li estas tre felicha. Mi li.

  • Karlo diras: Mi iros al miaj gepatroj.

  • Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li iros al siaj gepatroj. Mi li, miaj siaj.

  • Karlo demandas al Petro pri Eva: Chu shi volas kuniri kun mi?

  • Petro redemandas al Karlo: Chu vi demandis, chu shi volas kuniri kun vi? Shi restas, mi vi.

  • Petro rakontas al Eva: Li demandis, chu vi volas kuniri kun li. Shi vi, mi li.

  • Karlo diras al Eva: Mi amas vin.

  • Petro demandas al Eva: Chu li vere diris, ke li amas vin? Mi li, vin restas.

  • Petro demandas al Karlo: Chu vi vere diris, ke vi amas shin? Mi vi, vin shin.

  • Petro rakontas al Elizabeto: Li fakte diris al shi, ke li amas shin. Mi li, vin shin.

  • Karlo diras al Petro pri Eva: Mi amas shin.

  • Petro rakontas al Eva: Li diris, ke li amas vin. Mi li, shin vin.

  • Karlo diras al Petro pri si mem kaj Eva: Ni geedzighos.

  • Petro demandas al Karlo: Chu vi diris, ke vi geedzighos? Ni vi. (La unua vi estas Karlo. La dua vi estas Karlo kaj Eva.)

  • Petro rakontas al Elizabeto: Li diris, ke ili geedzighos. Ni ili.

Iafoje ni inkluzivas la alparolaton, alifoje ne. Ofte la kunteksto montras la ghustan signifon, sed je bezono oni uzu pli klaran esprimon:

  • Karlo diras al Petro pri si mem, Petro kaj Eva: Chu ni iru al la urbo? Ni inkluzivas la alparolaton, kiu estas Petro.

  • Petro redemandas al Karlo: Chu vi demandis, chu ni iru al la urbo? Ni restas kaj ankorau inkluzivas la alparolaton, sed nun la alparolato estas Karlo.

  • Petro rerakontas al Elizabeto: Li demandis, chu ni iru al la urbo. Ni ankorau restas, sed ne plu inkluzivas la alparolaton, kiu nun estas Elizabeto. Por klareco Petro povus anstataue diri ekz.: Li demandis, chu mi, li kaj shi iru al la urbo.

  • Karlo diras al Petro kaj Eva: Venu kun mi al kinejo.

  • Petro rerakontas al Eva kaj Elizabeto: Li proponis, ke ni venu kun li al kinejo. La antaue subkomprenata vi farighis ni. Ni inkluzivas unu el la alparolatoj, Evan, sed ne la alian, Elizabeton. Ankau estas eble diri pli klare: Li proponis al mi kaj Eva, ke ni venu kun li al kinejo.

Noto: En PAG, §234, oni skribis, ke oni chiam devas shanghi chiujn pronomojn de la unua kaj dua personoj, mi, ni, vi, en la trian personon, li, shi, ghi, ili. Tio ne estas vera. Iafoje estus erarego tiel shanghi. Iafoje oni ech devas shanghi en la kontraua direkto. Vidu la diversajn ekzemplojn chi tie.