PMEG 2023

34. Vortordo

En Esperanto la chefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finajhoj, precipe N, ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta. En tiu chi paragrafo temos chefe pri la ordo de frazpartoj.

Aliaj reguloj pri vortordo «

Multaj E-vortecaj vortetoj ordinare staru por klareco ghuste antau tio, al kio ili rilatas, ekz. ankau, ech, tre, nur. Ankau ne staru antau tio, kion ghi neas.

Rolvorteto staru chiam antau tio, kies rolon ghi montras.

Kunliga vorteto staru antau tio, kion ghi ligas al io.

Ajn staru tuj post tiu tabelvorto, kiun ghi nuancas.

Legu ankau pri la ordo de rektaj priskriboj de O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj.